Saltu al enhavo

Capucine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capucine
Persona informo
Naskonomo Germaine Hélène Irène Lefèbvre
Naskiĝo 6-an de januaro 1928 (1928-01-06)
en Saint-Raphaël
Morto 17-an de marto 1990 (1990-03-17) (62-jaraĝa)
en Laŭzano
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Charles K. Feldman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Capucine vd
Okupo aktoro
modelo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1949– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Capucine (franclingva prononco: [kapysin], denaske Germaine Hélène Irène Lefebvre, franclingva prononco: [ʒɛʀmɛnelɛniʀɛnləfɛvʀ], 6a de Januaro 1928 – 17a de Marto 1990) estis manekeno de franca modo kaj aktorino konata pro siaj komediaj roloj en The Pink Panther (1963) kaj What's New Pussycat? (1965). Ŝi aperis en 36 filmoj kaj 17 televidaj produktoraĵoj inter 1948 kaj 1990.

En 1945, estante 17-jaraĝa, Lefebvre estis malkovrita de komerca fotisto. Adoptante la franclingvan nomon de floro, "Capucine" (nasturtium, Tropaeolum), ŝi iĝis modmanekeno, laborante por modentreprenoj Givenchy kaj Christian Dior. Capucine renkontiĝis kun Audrey Hepburn estante manekeno por Givenchy en Parizo. Ili restis proksime amikaj por la cetero de la vivo de Capucine.

Capucine faris sian filmodebuton en la filmo de Jean Cocteau nome L'Aigle à deux têtes (1948), en malgranda, nelistita rolo. Ŝi aperis ankaŭ en la filmoj de Jacques Becker nome Rendez-vous de juillet (1949) kaj de Robert Dhéry nome Crazy Show (1949).

Ŝi aperis en sia unua anglalingva rolo en la filmo Song Without End (1960), biografio de Franz Liszt, en kiu Capucine ludis la rolon de Carolyne zu Sayn-Wittgenstein. Post aliaj holivudaj sukcesoj, Capucine revenis al Eŭropo kiel kunstelulino en Le triomphe de Michel Strogoff (1961) kun Curd Jürgens, sekvaĵo de Michel Strogoff (1956). Reveninte en Holivudo, ŝi havis duan sukceson en Walk on the Wild Side (1962).

Blake Edwards elektis Capucine por The Pink Panther, por ludi la rolon de la edzino de ls inspektisto Clouseau, kiu estas havante amaferon kun juvelŝtelisto, ludita de David Niven. Ĝi estis granda sukceso, kiu kondukis al nombraj sekvaĵoj.

Ŝi mortis pro memmortigo saltinte el sia loĝejo en oka etaĝo en Laŭzano, Svisio, la 17an de Marto 1990, estante 62-jaraĝa, plej verŝajne pro deprimo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]