Saltu al enhavo

Carlos Pesquera Alonso

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Pesquera Alonso
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1988 (1988-10-01) (36-jaraĝa)
en Santandero
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carlos PESQUERA ALONSO (ofte en Esperanto: Karlos'Karlos), naskiĝis la 1-an de oktobro 1988 en Santandero, Hispanio kaj estas hispana esperantisto. Li estis la ĉeforganizanto de IJK 2018 okazinta en Badaĥozo, Hispanio kaj de la IJK 2021 en la reto. Ekde KAEST 2018, li laboras en la teamo de la jutuba kanalo Scivolemo kiel produktoro kaj muntisto de videoj. De 2020 ĝis 2021 li estis en la estraro de TEJO kiel unua vicprezidanto kaj ekde septembro 2021 estas subvencipetisto de TEJO. Aldone, Karlos produktis la muzikalojn 'June kaj Kune', 'Petveturaj aventuroj' kaj 'La sorto gvidos vin' kaj la video-serion Esperanto Senlime.