Saltu al enhavo

Esperanto Senlime

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la videa serio de TEJO. Por informoj pri la Esperanto-asocio, vidu la artikolon Senlime.

Esperanto Senlime estas realec-televida serio de TEJO. La serio montras vojaĝkonkursojn dum kiu la partoprenantoj devas fari specifan vojaĝon, plenumante diversajn taskojn kaj defiojn.

Unua Sezono

[redakti | redakti fonton]

La unua sezono estis filmita en 2023 kaj premieris je la 18 de majo 2024. En 16 ĉapitroj17 partoprenantoj vojaĝas el Roterdamo al Barcelono.[1]

Organizantoj estis inter alie Carlos Pesquera Alonso, Aušrinė Tamošiūnaitė kaj Jonas Löser. La muntado kaj la fona voĉo estas de Benjamín Álvarez Rodríguez. Aliaj helpantoj estis interalie Rogier Huurman, Alexandre Raymond kaj Arno Lagrange.

La jutubisto Evildea ludis kamean rolon en la serio.

Dua Sezono

[redakti | redakti fonton]

La dua sezono estis filmita en 2024. La vojaĝo komencis en la Esperanto-Stacio Berlino[2], Germanio kaj finiĝis en Vilno, Litovio[3] tuj antaŭ la komenco de la 80-a IJK, kiu okazis en Ŝventojo, Litovio, de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto.[4]

Financado

[redakti | redakti fonton]

TEJO gajnis dufoje subvencion de 20 000 eŭroj de Erasmus+ por realigi la du sezonojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]