Saltu al enhavo

Donecko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donecko
urbo en Ukrainio (1991–)
urbo (1917–)
urbo de provinca signifo (–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 283000–283497 • 83000–83497
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 901 645  (2022) [+]
Loĝdenso 2 519 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 37° 48′ O (mapo)48.00888888888937.804166666667Koordinatoj: 48° 1′ N, 37° 48′ O (mapo) [+]
Alto 169 m [+]
Areo 358 km² (35 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Donecko (Donecka provinco)
Donecko (Donecka provinco)
DEC
Situo de Donecko
Donecko (Ukrainio)
Donecko (Ukrainio)
DEC
Situo de Donecko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Donetsk [+]
vdr

Donecko (ukraine Донецьк) estas urbo, la ĉefa industria centro de Ukrainio en Donecka Baseno kaj ĉefurbo de Donecka regiono. Laŭ datumoj de 2013 jaro Donecko havis 1 059 800 loĝantojn. Nuntempa kvanto de loĝantoj de la urbo estas nekonata.

Ĝi estas centro de aglomeraĵo, kie en 2013 loĝis ĉirkaŭ 1,9 mln de personoj. Donecko estas la kvara laŭ grandeco ukraina urbo kaj kune kun najbaraj urbaj centroj ĝi kreas kunurbaĵon. Ekde 2014, la teritorio de Donecko estas kontrolita de la memproklamita Donecka Popola Respubliko, kiun la ukraina registaro agnoskas kiel terorisma organizo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Donecko situas en orienta parto de la lando, sur ebenaĵo, laŭ Kalmiuso-rivero.

  • Tuta areo estas 385 km².
  • Longo de nordo al sudo estas 28 km.
  • Longo de oriento al okcidento estas 55 km.
  • Kvanto da distriktoj - 9.
  • Kvanto da placoj - 21.
  • Kvanto da stratoj, bulvardoj, avenuoj - 2200.
  • Stratoj havas longon - 2500 km.
  • Akvujoj - Kalmiuska akvujo (60 hektaro) kaj Donecka maro (206 hektaro).
  • Riveroj - 5:, Kalmiuso, Asmolovka (13 km), Ĉeripaŝkina (23 km), Skomoroŝka, Baĥmutka.
  • Kvanto da terrikonoj - 125.
Hotelo en Donecko
Teatro de Donecko
Ponto en Donecko
Malnova hotelo en Donecko
Katedralo en Donecko

La urbo havis nomojn Juzivka (Юзівка), Trock (Троцьк) kaj Stalino (Сталіно). Juzivka havis statuson de fabrika urbeto.
La 3-an de julio 1917 Juzovka ekhavis statuson de urbo.
La 6-an de junio 1924 Juzovka estis renomita Stalino.
La 9-an de novembro 1961 Stalino estis renomita Doneck'.

Plano de Yuzovka, 1913

Donecko estiĝis somere de 1869 sur lokoj de vilaĝetoj: Aleksandrovka, Avdotino, Grigorjevka (Georgievka), Lubimovka (Zakop), Nikolaevka, Jekaterinovka, Larinka, Semenovka, Oveĉij, kiujn fondis dum la 17-a jarcento zaporoĵskaj kozakoj. John Hughes, kimra negocisto, fondis tie fabrikon pri feraĵoj. En 1917 okazis ribelo. Antaŭ la dua mondmilito en Stalino loĝis ĉirkaŭ 507 mil homoj, post kiam liberigis la urbo ĉi tie loĝis nur 175 mil homoj. Dum la milito la urbo detruiĝis. Germanoj havis la urbon inter 1941-1943. En jaro 2012 urbo gastigas Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. En la urbo funkcias Donecka Universitato.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Distriktoj de la urbo

[redakti | redakti fonton]
  • Kijivskij (Київський)
    • fondita je la 1967-a j.
    • areo - 33 km2.
    • loĝantaro - 143,7 mil.
  • Kujbiŝevskij (Куйбишевський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 51 km2.
    • loĝantaro - 120,8 mil.
  • Kirovskij (Кировський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 68 km2.
    • loĝantaro - 171,7 mil.
  • Kalininskij (Калінінський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 19 km2.
    • loĝantaro - 109,7 mil.
  • Leninskij (Ленінський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 37 km2.
    • loĝantaro - 107,8 mil.
  • Voroŝilovskij (Ворошиловський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 10 km2.
    • loĝantaro - 97,3 mil.
  • Petrivskij (Петрівський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 57 km2.
    • loĝantaro - 88,6 mil.
  • Budjonovskij (Будьоновський)
    • fondita je la 1980-a j.
    • areo - 25 km2.
    • loĝantaro - 100,3 mil.
  • Proletarskij (Пролетарський)
    • fondita je la 1937-a j.
    • areo - 58 km2.
    • loĝantaro - 102,8 mil.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo kaj la regiono aktivis la ukrainia esperantisto Vladimir Kornilov.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]