Saltu al enhavo

Eric Campbell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Campbell
Persona informo
Eric Campbell
Naskiĝo 26-an de aprilo 1880 (1880-04-26)
en Sale, Anglio
Morto 20-an de decembro 1917 (1917-12-20) (37-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Angelus-Rosedale Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teatra aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1916– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Eric CAMPBELL (naskiĝis la 26-an de aprilo 1879, mortis la 20-an de decembro 1917), estis brita aktoro. Li estis ŝlosila membro de la kina truparo de Charlie Chaplin, senvarie ludanta timigan bravulaĉon, kaj aperis en dekunu el la filmoj de Chaplin antaŭ ol li mortis pro aŭtoakcidento kiam li estis 38jaraĝa. Li estis la temo de dokumenta filmo fare de Kevin Macdonald.

Campbell iris al Novjorko en 1914, kun Chaplin kaj lia tiam anstataŭanto Stan Laurel, kiu jam iris tien en 1913. Campbell tuj setlis en Usono kiel aktoro de teatro. En 1916 Chaplin, en Novjorko subskribonta kontrakton kun Mutual Film, vidis Campbell en teatraĵo de Brodvejo. Tuj, Chaplin invitis lin al Holivudo por aliĝi al la geaktoraro por la 12 filmoj ĉe Mutual Film kiujn Chaplin estis kontraktintaj.

La unua filmo de Campbell kun Chaplin estis The Floorwalker (La departementestro, 1916). En ĝi li atingis sukceson pro la "grimposceno", en kiu li persekutis Chaplin tra granda vendejo. En ilia dua filmo kune, nome The Fireman (La fajrobrigadisto, 1916), Campbell disvolvigis la rolon kiu aperos en ĉiuj liaj verkoj kun Chaplin. Alta tur-viro (1.96 m.) peza preskaŭ 136 kg, iĝas la bravulaĉo kaj komika kontrapunkto de ŝercoj de Little Tramp. Lia plej bonkvalita rolo estis probable en Easy Street (1917), en kiu, kiel brutala bravulaĉo, li faldas feran stratlampo en ortangulo por timigi la policanon luditan de Chaplin.