Ernst Toller
Ernst Toller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Toller | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1893 en Szamocin | ||||
Morto | 22-an de majo 1939 (45-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Pendumo vd | ||||
Tombo | Ferncliff Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | jido • angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Nazia Germanio vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato vd | ||||
Partio | Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Christiane Grautoff (mul) vd | ||||
Amkunulo | Lotte Israel (en) (1927–1932) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo scenaristo poeto-juristo verkisto politikisto poeto vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Hoppla, wir leben! ❦ La Hirundlibro ❦ Eine Jugend in Deutschland ❦ Masse Mensch ❦ Hinkemann vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst TOLLER [ernst toler] (naskiĝis la 1-an de decembro 1893, mortis la 22-an de majo 1939) estis jud-germana dramisto kaj verkisto plej konata pro siaj ekspresionismaj teatraĵoj kaj pro sia permanenta ofico kiel prezidento de la Bavara Soveta Respubliko, dum ses tagoj en aprilo 1919.
Toller naskiĝis en Samotschin (numtempe: Szamocin en Pollando), kiel filo de juda komercisto. Li studis juron en Grenoble kaj partoprenis la Unuan Mondmiliton. Pro sanecaj kialoj li revenis al Germanio kaj daŭrigis sian studadon en Munkeno kaj Heidelberg.
Toller fariĝis pacifisto kaj socidemokrato, partoprenis strikojn kaj revoluciajn batalojn. Li estis implikita en la establado de la Bavara Soveta Respubliko en 1919, kune kun gvidaj anarkiistoj, inkluzive de B. Traven kaj Gustav Landauer kaj kun la komunistoj. Li funkciis kiel Prezidanto de la Respubliko de la 6-an ĝis 12-an de aprilo. Pro tio li estis kondamnata al 5-jara aresto. Dum en malliberejo li kompletigis la verkadon de multaj verkoj, inkluzive de la teatraĵoj "Masse Mensch" (La homo de la amasoj), "Der Maschinenstürmer" (La maŝinrompantoj), "Der deutsche Hinkemann" kaj multaj poemoj. Liaj plej gravaj ekspresionismaj dramoj estiĝis en la malliberejo.
En 1924 li akceptis la honorprezidantecon de la 4-a kongreso de SAT.
La danĝeron de la estiĝanta faŝismo li jam frue ekkonis. En la jaro 1933 li elmigris tra Svislando kaj Britio al Usono. En 1939 li en Novjorko finis sian vivon per suicido.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die Wandlung (dramo, 1919)
- Masse Mensch (dramo, 1921)
- Der Maschinenstürmer (dramo, 1922)
- Der deutsche Hinkemann (dramo, 1923)
- Das Schwalbenbuch (poemoj, 1924)
- Hoppla, wir leben! (dramo, 1927)
- Feuer aus den Kesseln (dramo, 1930)
- Eine Jugend in Deutschland (membiografio, 1933)
- Briefe aus dem Gefängnis (leterkolekto, 1935)
- Pastor Hall (anglalingva dramo, 1939)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La Hirundlibro / tradukis: Helene Wolff. - Köln: propra eld., [1924].