Gyula
Gyula | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 834 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 109 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 39′ N, 21° 17′ O (mapo)46.6521.282777777778Koordinatoj: 46° 39′ N, 21° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 255,8 km² (25 580 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gyula [+] | |||||
Gyula [djula], (rumane Giula, germane Deutsch-Jula) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en Distrikto Gyula, kies centro ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a jarcento, kampurbo ekde 1419. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limpasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.
La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Profanaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo, nun muzeo
- kuracbanejo
- Urbodomo de Gyula
- Kastelo de Gyula
Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Sankta Maria (Gyula), ankaŭ pilgrimloko
- Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira (Gyula)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Gyula)
- Kalvinana preĝejo (Gyula)
- Luterana preĝejo (Gyula)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Gyula naskiĝis:
- aktoroj Erzsébet Gyöngyössy, Alajos Komáromy, Ilona Kökény kaj Margit Vágóné Berzsenyi
- baletisto Bella Bordy
- Lajos Terényi (ĉefdepartementestro)
- dirigentoj Miklós Lukács kaj Tamás Pál
- esperantisto Sándor Szathmári
- fizikisto Zoltán Bay
- inĝenieroj István Polónyi kaj Pál Benedek (hidrologo)
- inventisto Imre Bródy
- István Székely (juristo)
- kuracisto István Szórády
- literaturhistoriisto Andor Tarnai
- hungardevena usona matematikisto István Fáry
- matematikisto Andor Kertész
- ministro Pál Pepó
- pentristo Zoltán E. Szabó
- poeto Anna Kiss
- verkistoj László Krasznahorkai kaj Janka Szabóné Nogáll
- en Gyula mortis:
- aktoro Győző Daniss
- liberecbatalanto Paulina Pfiffner
- pentristoj Dezső József Firtosi kaj János Pentelei Molnár
- politikisto Lajos Terényi (subdepartementestro)
- en Gyulavári (nuna apartenaĵo de Gyula) naskiĝis kaj en Gyula mortis pentristo György Kohán
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ekde 1962 dum preskaŭ tri jardekoj okazis aranĝo Somera Esperanto Universitato en Gyula.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Arad en Rumanio ekde 1994
- Bălți en Moldavio
- Budrio en Italio ekde 1965
- Ditzingen en Germanio ekde 1991
- Droitwich Spa en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Krumpendorf am Wörthersee en Aŭstrio ekde 1995
- Miercurea Ciuc en Rumanio ekde 1993
- Schenkenfelden en Aŭstrio ekde 1997
- Wągrowiec en Pollando
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.gyula.hu oficiala paĝo
- http://www.hevesitamas.hu/eletrajz Arkivigite je 2005-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- http://maps.google.com/maps?q=Gyula,+Hungary&t=k&hl=en