Máriakéménd
Máriakéménd [mArjakEmEnd], kroate Kemed estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0277/18.4625
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 7663
- Telefonprefikso: 69
Situo
[redakti | redakti fonton]Máriakéménd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Bóly troviĝas 10, Pécsvárad 19, Villány 21, Pécs kaj Mohács 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj laŭvice keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo el 1015 pruvas ĝin, ke la loko apartenis al abatejo de Pécsvárad. En la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis. En 1285 kaj en 1296 nobeloj disrabis la vilaĝon. En la 14-a jarcento la komunumo iĝis kampurbo kun doganoprena rajto. Fine de la turka erao la urbeto senhomiĝis, poste kroatoj kaj germanoj refondis ĝin. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika, iam gotika pilgrimloka Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Máriakéménd) el la 15-a jarcento, en 1761 ĝi barokiĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1797
- serio da vinkeloj
Vizio
[redakti | redakti fonton]En 1740 inter ruinoj de la preĝejo knabinoj kolektis herbojn. Abrupte ili ekvidis statuon lumantan pri Dipatrino kun Jesuo. Ili ne povis ellevi ĝin el la grundo, poste ĝi malaperis. Tial baldaŭe alvenis pilgrimantoj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Máriakéménd naskiĝis: