Saltu al enhavo

Hodonín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hodonín (apartigilo)
Hodonín
germane Göding
urbo
Urbodomo en Hodonín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hodonín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Hodonín
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Blankaj Karpatoj
Memorindaĵoj Kanalo de Baťa kanalo
Rivero Moravo
Situo Hodonín
 - alteco 167 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 55″ N 17° 07′ 42″ O / 48.84861 °N, 17.12833 °O / 48.84861; 17.12833 (mapo)
Katastro 63,05 km² (6 305 ha) Hodonín
Loĝantaro 23 657 (2024)
Denseco 375,21 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Fondo 11-a jarcento
Plej facila aliro al Holíč Slovakio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 695 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586021
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hodonín
Retpaĝo: www.hodonin.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Hodonín (germane Göding) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime al la ŝtatlimo kun Slovakio, en Sudmoravia regiono, sur la dekstra bordo de rivero Moravo, 50 km sudoriente de Brno. En 2024 ĝi havis 23 657 loĝantoj. Naskiĝloko de la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk kaj la plej juna ĉeĥa banloko.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Ratíškovice, Rohatec, Mikulčice, Dolní Bojanovice, Dubňany, Mutěnice kaj Skalica.

Historio kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Surloke de la nuna urbo staris origine fortikigita setlejo, fondita supozeble de la princo Břetislav la 1-a kaj menciita la unuan fojojn jam en 1046. Apud ĝi ekkreskis vilaĝeto unuafoje skribe menciita en 1196, kiu en la jaro 1228, samtempe kun renovigo de la loka burgo, akiris la urbajn rajtojn danke al la hungara reĝino Konstancia, edzino de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a.

La situo ĉelime al Aŭstria reĝlando signifis oftan endanĝerigon, maltrankvilan evoluon kaj alternon de posedantoj. En la 16-a jarcento ĉi tie staris gotika burgo kun akva fortikaĵo, alikonstruita je kvarala renesanca kastelo. Post la tridekjara milito novaj posedantoj faris pluajn reguligojn kaj estis konstruita alta turo. Komence de la 18-a jarcento la kastelo venis en posedadon de la reĝfamilio kaj ĝi malfloris. En la jaro 1787 ĝi estis ŝanĝita al tabakfabriko.

En la jaro 1642 elkreskis nova renesanca kastelo, ĉirkaŭ la jaro 1746 alikonstruita je baroka unuetaĝa triala objekto (nuntempe tie troviĝas muzeo de T. G. Masaryk).

Okulfrapa secesia urbodomo el la jaro 1904 signas ekfloron, al kiu kontribuis, simile kiel ĉe aliaj urboj en Moravio, konstruo de Norda fervojo kaj komenco de minado de lignito. En naskoloko de T. G. Masaryk estis en la jaro 1990 denove instalita (en loko de la origina monumento el la jaro 1931) statuo, kiu estis forigita en la jaro 1977.

Se temas pri evoluo post la dua mondmilito, estas konvene mencii konstruadon de vaporenergia elektrejo kaj minadon de krudnafto kaj gaso en la ĉirkaŭaĵo. Malkovro de bromjodaj akvoj, dank‘ al kiuj Hodonín fariĝis en la jaro 1978 ĉeĥa la plej juna banloka urbo, koneksas kun tio. Oni kuracas tie malsanojn de angioj kaj cirkulorganoj.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 202
18806 512
18908 482
190010 233
191012 197
192113 200
JaroLoĝantoj
193014 793
195013 572
196118 021
197020 863
198025 485
199128 230
JaroLoĝantoj
200127 361
201425 049
201624 796
201724 728
201824 683
201924 682
JaroLoĝantoj
202024 512
202124 100
202223 828
202323 805
202423 657

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Tra Hodonín gvidas grava durela elektrizita fervoja linio numero 330 de Břeclav al Přerov.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]