Lančov
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lačnov. |
Lančov | |||
germane Landschau | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Magdaleno en Lančov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lančov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Znojmo | ||
Administra municipo | Vranov nad Dyjí | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Jeviŝovica montetaro | ||
Akvorezervujo | Akvorezervujo Vranov | ||
Rivero | Dijo | ||
Situo | Lančov | ||
- alteco | 427 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 54′ 26″ N 15° 46′ 04″ O / 48.90722 °N, 15.76778 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,08 km² (1 508 ha) Lančov | ||
Loĝantaro | 210 (2024) | ||
Denseco | 13,93 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1323 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 671 06 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0647 | ||
NUTS 5 | CZ0647 594326 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lančov | |||
Retpaĝo: www.obeclancov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Lančov estas municipo en Ĉeĥio, en suda Moravio, apud digolago de Vranov. Vivas ĉi tie 210 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štítary, Chvalatice, Starý Petřín, Podmyče kaj Vranov nad Dyjí.
Somera Esperanto-Tendaro
[redakti | redakti fonton]Apude troviĝas Somera Esperanto-Tendaro, festanta en 2012 sian 60-jariĝon. La tendaron organizas ĉiujare Esperanto-klubo Třebíč. De komence tie staris nur tendoj, sed proksimume antaŭ dudek jaroj pro higienaj motivoj (la lago estas rezervujo de trinkakvo) la Registaro malpermesis tendojn kaj necesis konstrui kabanojn (tamen restis la tradicia nomo "tendaro"). La iniciatintoj estis Theodor Kilian kaj Pavel Sittauer, kiu ĝin organizas ĝis nun.
Matene okazas lingva instruado, posttagmeze naĝado, boatado, sportado, ekskursoj al kasteloj Vranov, Bítov, ruino Cornštejn, aŭ al Vieno.
Dum socialismo estis la tendaro plenplena dum ĉiuj tri etapoj sole de esperantistoj, nun la ekonomia premo devigis la organizantojn instrui ankaŭ la anglan, germanan, francan, rusan, hispanan, desegnadon, ŝakon k.s. La kabanaro estas ĉirkaŭita de arbaro, la lago troviĝas eble 100 m malproksime.
Adreso por interesatoj: Esperanto, 674 01 Třebíč, Ĉeĥio
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 427 |
1880 | 427 |
1890 | 442 |
1900 | 429 |
1910 | 432 |
1921 | 454 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 441 |
1950 | 333 |
1961 | 327 |
1970 | 279 |
1980 | 274 |
1991 | 257 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 251 |
2014 | 238 |
2016 | 232 |
2017 | 229 |
2018 | 231 |
2019 | 220 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 223 |
2021 | 203 |
2022 | 211 |
2023 | 218 |
2024 | 210 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Magdaleno
Ĉe la golfo de Lančov troviĝas tri someraj infanaj tendaroj:
- Somera infana tendaro Arbaroj Znojmo[rompita ligilo]
- Somera Esperanto-tendaro Lančov aranĝata de Esperanto Třebíč konata kiel SET Lančov
- Somera infana tendaro Svitap