Saltu al enhavo

Penelope Fitzgerald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penelope Fitzgerald
Persona informo
Naskonomo Penelope Mary Knox
Naskiĝo 17-an de decembro 1916 (1916-12-17)
en Lincoln
Morto 28-an de aprilo 2000 (2000-04-28) (83-jaraĝa)
en Londono
Tombo Hampstead Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Somerville College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro E. V. Knox (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Christina C. Hicks (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
romanisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Skribo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Bookshop ❦
Offshore vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Penelope FITZGERALD, naskiĝis Penelope Mary Knox (naskiĝis  Penelope Fitzgerald, la 17-an de decembro 1916, en Londono  - la 28-an de aprilo 2000, samloke) estis brita aŭtorino, poeto, eseisto kaj scenaristo por kino gajnanta premio Booker por ŝia verko Offshore [1].

En 2008, The Times inkludis ŝin en listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945" [2]. En 2012, la gazeto The Observer opiniis ke ŝia plej malfrua romano, La Blua Floro, estis unu el la "10 plej bonaj historiaj romanoj" [3]. A. S. Byatt nomis ŝin, "plej proksima heredanto de Jane Austen laŭ precizeco kaj inventaĵo" [4].

Filino de la verkisto Edmund Knox, ĉefredaktisto de la plej populara brita revuo Punch (1932-1949). Ŝi studentiĝis ĉe Wycombe Abbey Girls' School kaj tiam Somerville College, Universitato de Oksfordo. Dum la Dua Mondmilito ŝi laboris por la BBC. Ŝi instruis ĉe la Akademio de Teatra Arto kaj laboris en librovendejo.

Ŝi faris sian debuton kiel verkisto malfrue, publikigante en 1975 biografion de la antaŭrafaelita artisto Edward Burne-Jones. En 1977 aperis ŝia debuta romano, la komika detektiva rakonto Golden Boy kaj la biografio de ŝia familio, la Knox Brothers (ŝi mem ne estas menciita en la verko). Poste, ŝi publikigis ok pliajn historiajn kaj aŭtobiografiajn romanojn.

Biografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Edward Burne-Jones (1975)
  • The Knox Brothers (1977)
  • Charlotte Mew and Her Friends: With a Selection of Her Poems (1984)
  • The Golden Child (1977)
  • The Bookshop (1978)
  • Offshore (1979)
  • Human Voices (1980)
  • At Freddie's (1982)
  • Innocence (1986)
  • The Beginning of Spring (1988)
  • The Gate of Angels (1990)
  • The Blue Flower (1995)
  • The Means of Escape (2000)
  • At Hiruharma (2000)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (4 December 2014) “The Victory of Penelope Fitzgerald”, The New York Review of Books 61 (19). Alirita 1 January 2024.. 
  2. "The 50 greatest British writers since 1945". The Times (London). 5 January 2008. Retrieved 1 February 2010.
  3. Skidelsky, William, "The 10 best historical novels", The Observer, 13 May 2012.
  4. ‘Penelope Fitzgerald’, Telegraph, 3 May 2000, p. 27

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]