Saltu al enhavo

Belorusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Respubliko Belorusio)
Respubliko Belorusio
Рэспубліка Беларусь
Республика Беларусь
Respublika Belarus

Detaloj Detaloj
Nacia himno: My, biełarusy
suverena ŝtato (1991–)
lando
lando sen maraliro
sociala ŝtato
unueca ŝtato
respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Minsko (1.717 mil ab.)
Oficiala(j) lingvo(j) belorusa lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) belorusa
rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj 70%
katolikoj 20%
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 10 293 011 (1-a de januaro 2024)
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Loĝantoj Belorusoj
Horzono +3
Interreta domajno by
Landokodo BY
Telefona kodo +375
Plej alta punkto Dzerĵinskaja Hara
Plej malalta punkto Nemunas
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Aleksandro Lukaŝenko
Ĉefministro Raman Haloŭĉanka
Nacia tago 3-a de julio, tago de la liberiĝo el Nazia Germanio, 1944; adoptita en 1996
Sendependiĝo disde Sovetunio deklarita 3-a de julio 1990
rekonita 25-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Belorusa rublo (BYN)
MEP laŭ 2007
– suma $105,292 miliardo
– pokapa $ 10.948
vdr

BelorusioBelorusujo (aŭ foje Belarusio[1][2][3]; beloruse kaj ruse: Беларусь, /bʲɛlaˈrusʲ/ Pri tiu ĉi sono aŭskulti) oficiale la Respubliko BelorusioRespubliko Belorusujo, estas lando sen maraliro en Orienta Eŭropo, kiu limas kun Rusujo norde kaj oriente, sude kun Ukrainujo, okcidente kun Pollando kaj norde kun Litovujo kaj Latvujo.

Ĉefaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Belorusio estas la plej granda lando sen maraliro en Eŭropo, relative plata, kaj enhavas grandajn vastaĵojn de marĉa tero.[4]

La plej granda okcident-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree.

La landlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉirkaŭ 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans vastaj montetaroj.

Jen la distancoj ekde la ĉefurbo Minsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:

Belorusio situas en la orienteŭropa ebenaĵo kaj estas trairata de montetoĉenoj de glaciepokaj finmorenoj (belorusia altaĵodorso) kaj larĝaj, krudaj riveroj. Ĉirkaŭ 70 % de la lando senakvigas suden al Pripjato kaj al Dnepro, kiu plufluas tra Ukrainio en la Nigran Maron.

En la sudo situas la Palesje-marĉoj (ruse: Polesje). 30 % de la lando estas arbaraj. En la arbaroj vivas cervoj, kapreoloj, alkoj, ursoj, lupoj, ermenoj, meloj, vulpoj kaj sciuroj. La plej elstara altaĵo estas la Dzerĵinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉirkaŭ 50 metrojn super marnivelo.

La plej grandaj riveroj de Belorusio estas Dnepro (beloruse: Dnjapro), Berezina (beloruse Bjarezina), Pripjato (beloruse Prypjac), Nemuno (beloruse Njoman) kaj Okcidenta Dvina. Ne granda, sed grava kiel limo kun Pollando kaj per tio kun EU estas la rivero Bug. La plej granda lago estas Naraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kun Litovio.

Belorusio havas klasikan kontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurbo Minsk travivas oftajn precipitojn.

Belorusio en la frua sovetia periodo estis pli diversa loko ol hodiaŭ. La nomo de la ĉefurbo en kvar oficialaj lingvoj (belorusa, rusa, pola kaj jida) super la fervoja stacidomo de Minsko, 1926. Foto: Vikimedia Komunejo.

Por pli detala artikolo pri la belorusa, vidu Belorusa lingvo.

La belorusa lingvo havas sian originon en la komuna orientslava lingvaro, el kiu ankaŭ la rusa kaj la ukraina disvolviĝis. Kune kun la rusa la belorusa estas la oficiala lingvo.

Lingvopolitiko

[redakti | redakti fonton]

Post du jarcentoj da intenca 'rusigo', la plimulto nun parolas la rusan. Nur 15% de la libroj eldonitaj en Belorusio estas verkitaj en belorusa lingvo[5]. En ĉiutaga vivo, proksimume 90 procentoj de la belorusoj hodiaŭ scias paroli la rusan lingvon. Belorusoj en sia libera tempo spektas rusan televidon kaj aŭskultas rusan muzikon[6].

Belorusio estas la 13-a plej granda lando en Eŭropo kaj estas formale dulingva, sed en la praktiko aferoj malsimilas. Oni simple ne povas indiki sian preferatan komuniklingvon kaj paroli ĝin al ŝtata oficialulo laŭ sia plaĉo. Laŭ komuna praktiko, oficialuloj interpretas dulingvismon ne kiel devon respondi en ĉiu ŝtata lingvo (belorusa aŭ rusa), sed kiel sia libereco respondi en unu el ambaŭ lingvoj. Tamen ekzistas escepto por skriba apelacio, por kiu ekzistas laŭleĝa postulo respondi en la lingvo uzata de la sendanto.

Belorusoj ankaŭ ne povas libere elekti en kiu lingvo ili volas eduki siajn infanojn. Fakte, se beloruse-parolantaj gepatroj volas, ke iliaj infanoj ricevu edukadon en la belorusa lingvo, ili ofte devas sendi ilin al lernejoj en foraj regionoj sen ricevi iun monkompenson pro transportaj kostoj. Temas pri dulingvismo dank' al kiu Belorusio fariĝis la plej rusigita lando el ĉiuj, kiuj iam estis sub sovetia regado[7].

Populacio de Belorusio laŭ hejmeparolata lingvo [8]

[redakti | redakti fonton]
Nomo de lingvo Kvanto de parolantoj %
belorusa 2 226 324 23,43 %
rusa 6 672 964 70,21 %
pola 4216 0,04 %
ukraina 6279 0,07 %
hebrea kaj aliaj judaj lingvoj 37 0,00 %
armena 1424 0,01 %
tatara 40 0,00 %
cigana 4880 0,05 %
litova 277 0,00 %
azerbajĝana 1018 0,01 %
latva 9 0,00 %
estona 1 0,00 %
kartvela 148 0,00 %
kazaĥa 111 0,00 %
kirgiza 3 0,00 %
rumana 77 0,00 %
taĝika 77 0,00 %
turkmena 1978 0,02 %
uzbeka 100 0,00 %
abĥaza 1 0,00 %
avara 6 0,00 %
karatina 5 0,00 %
baŝkira 3 0,00 %
dargina 4 0,00 %
inguŝa 5 0,00 %
kabarda 8 0,00 %
karela 2 0,00 %
komia 2 0,00 %
kumika 108 0,00 %
lezga 25 0,00 %
maria 1 0,00 %
mordva 2 0,00 %
oseta 5 0,00 %
tabasarana 1 0,00 %
udmurta 5 0,00 %
ĉeĉena 42 0,00 %
ĉuvaŝa 3 0,00 %
adiga 3 0,00 %
karaĉaja-balkara 1 0,00 %
neneca 1 0,00 %
gagauza 3 0,00 %
taliŝa 2 0,00 %
angla 40 0,00 %
germana 36 0,00 %
araba 516 0,01 %
lingvoj de Afganio 51 0,00 %
bulgara 19 0,00 %
hungara 1 0,00 %
vjetnama 369 0,00 %
nederlanda 2 0,00 %
greka 22 0,00 %
hispana 14 0,00 %
itala 36 0,00 %
kurda 21 0,00 %
ĉina 1452 0,02 %
korea 14 0,00 %
norvega 6 0,00 %
persa 128 0,00 %
serbokroata 13 0,00 %
slovaka 3 0,00 %
turka 179 0,00 %
finna 3 0,00 %
franca 14 0,00 %
mongola 2 0,00 %
ĉeĥa 5 0,00 %
sveda 2 0,00 %
japana 7 0,00 %
trasianka kaj aliaj lingvoj 143 225 1,51 %
plurlingvuloj 139 480 1,47 %
ne deklaris lingvon 297 276 3,13 %
sume 9 503 807 100,00 %

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Belorusio havas 9,7 milionojn da loĝantoj (taksite en 2005). En la multetna kaj multkonfesia lando kunloĝas homoj el pli ol 100 naciecoj.

Baraĵlago Vaskowskae

Etnaj grupoj

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la enmigrado de multaj rusoj kaj la deportado de dekmiloj de belorusoj sub Josif Stalin la parto de belorusoj estas ĉirkaŭ 81,2 %. La plej granda minoritato estas la rusoj kun 11,4 %, sekvataj de 3,9 % poloj kaj 2,4 % ukrainoj. Multaj aliaj etnaj grupoj dividas inter si la restajn 1,1 %, inter ili latvoj, ciganoj (k.a. jerloj), litovoj, slovakoj, selonoj, jatvingoj, moldavoj (rumanoj), rutenoj kaj germanoj.

Ĉevaloj en la kamparo ĉe Minsk

Evoluo de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉirkaŭ -0,15 %. La ekspekto en la loĝantaro situas je ĉirkaŭ 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉe inoj 74,52 jaroj. La kvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.

Plej grandaj urboj

[redakti | redakti fonton]
Venkoplaco en la ĉefurbo Minsk

(Loĝantoj 1-an de januaro 2018[9])

Konfesioj

[redakti | redakti fonton]

La plej granda konfesio en Belorusio estas la ortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldavoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksaj rutenoj, kiuj enmigris tien el la Karpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).

Latinaj katolikoj, kelkfoje nomataj "Romkatolikoj" estas la plej multaj poloj kaj litovoj samkiel la belorusoj en la okcidento kaj nordo de la lando. Entute la Latina Eklezio ampleksas laŭ propraj deklaroj ĉirkaŭ 10 % de la loĝantaro.[10] Ekzistas malgranda minoritato de grekkatolikaj kristanoj de ĉirkaŭ 10 000 anoj. La latvoj kaj ciganaj grupoj kiel ekz. jerloj (ankaŭ sintioj, lovaraoj, manuŝoj, romaoj kaj kalderaŝoj) anas la evangelan-luteran eklezion, same kiel slovaka minoritato, kies prapatroj fuĝis post la Tridekjara Milito al Belorusio. Entute 2,6 % de la homoj estas luterevangeliaj. La plej multaj germanoj estas reformite evangelaj, kaj la selonoj precipe valdenanoj.

Evoluo de la loĝantaro en Belorusio ekde 1960 ĝis 2010

Belorusio estas unu el la landoj plej grave suferintaj de la gentoekstermo kontraŭ la judoj sub la nazioj. Antaŭe ĉi tie loĝis granda juda loĝantogrupo.

La slavoj kaj baltoj okupis la teritorion de moderna Belorusio inter la 6-a kaj la 8-a jarcentoj. En la 9-a ĝis 10-a jarcentoj ŝprucis la unuaj belorusaj ŝtatoj — Polacka, Turaŭa, Smolenska kaj aliaj princlandoj.

En la 10-a jarcento la nuna belorusa teritorio fariĝis parto de la Kieva Regno.

En la 13-a jarcento ĝin aneksis la Granda Duklando de Litovio (Litvo). Navahrudak (estas en la Hrodna regiono de Belorusio) estis la unua ĉefurbo de la Granda duklando. La ŝtato ankaŭ inkludis la teritoriojn de hodiaŭa Litovio kaj (parte) Ukrainio.

En 1569 la princlando kunigita kun Pollando en la pola-litova Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1795, post la dispartigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Belorusio fariĝis parto de Rusa imperio.

En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependeco de Rusio kaj fondiĝis Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de la Curzon-linio, (tiel nomata Okcidenta Belorusio). En 1922 fondiĝis la Belorusa SSR, fondoŝtato de Sovetunio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Bjalistoko (la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).

Dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de la nazia Germanio. En 1945 la Belorusa SSR fariĝis fondomembro de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1991 Belorusio deklaris sendependecon de Sovetunio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estis fondita en Minsko je la fino de la jaro 1991.

La blanka-ruĝa-blanka flago

Ekde la 2-a de aprilo 1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).

En 1995 la prezidantajn elektojn venkis Alaksandro Lukaŝenko, kiu komencis starigadon de aŭtoritatisma reĝimo kun subpremo de liberparolo, politika persekutado de opoziciuloj, represoj kontraŭ la lokaj lingvo kaj kulturo, rusigado kaj kulto de Sovetunio, ĝis nun la 7-a de novebro(dato de bolŝevista revolucio) estas oficiala festo en Belorusio, en multaj urboj restas monumentoj de Lenin kaj stratoj nomitaj honore al herooj kaj teoriistoj de komunismo, duma la nacia kulturo spertas fortan premon. En 2024 en la listo de landoj laŭ liberparolo Belarusio havis 133-an pozicion, ĉirkaŭ 1500 homoj en tiu lando estis agnoskitaj politikaj prizonuloj, Belarusio restas la nura lando en Eŭropo kie oficiale ekzistas mortpuno. En 2020 post prezidantaj elektoj okazis amasaj protestoj, pli ol 600 mil homoj estis devigitaj forlasi la landon pro timo de politika persekutado. En 2022 teritorio de Belarusio estis uzita de Rusio por invado al Ukrainio.

Simboloj de Belorusio

[redakti | redakti fonton]

La nuna flago de Belorusio (verda/ruĝa) simbolas la naciajn arbarojn kaj la reziston dum la dua mondmilito.

La blazono "Pahonja"

El la epoko de regado de la lando fare de Grandprinclando Litovio devenis blanka-ruĝa-blanka flago kaj la blazono "Pahonja". Ili estis uzitaj de 1991 ĝis 1995. En 1995 post referendumo, revenis la verda/ruĝa flago kun novaj simboloj (estis forigitaj la rikoltilon kaj martelon).

Nuntempe blanka-ruĝa-blanka flago kaj blazono "Pahonja" estas uzataj de opoziciuloj dum manifestacioj.

Administracia divido

[redakti | redakti fonton]
Regionoj de Belorusio

Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:

  1. la ĉefurbo Minsko
  2. Bresta regiono, centro: urbo Bresto
  3. Homela regiono, centro: urbo Homel
  4. Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
  5. Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
  6. Minska regiono, centro: urbo Minsko
  7. Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko

Ĉiu regiono (beloruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (beloruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.

La Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. belarus, Tekstaro de Esperanto
  2. belorus/o, belarus/o, Reta Vortaro
  3. Belarusio, Universala Esperanto-Asocio
  4. Belarus – Geography. The World Factbook. Central Intelligence Agency (2007). Alirita 2007-11-07 .
  5. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.505, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  6. (plurlingve) La Stranga Morto de Rusa Plej proksima Alianco, RuNet Echo, la 21-an de februaro 2017.
  7. (plurlingve) Belorusio 2020: ĉu vojo al malkoloniigado?, Global Voices, la 16-an de novembro 2019.
  8. Языки на которых разговаривают дома
  9. Weißrussland: Regionen, Städte & Siedlungen - Einwohnerzahlen, Karten, Grafiken, Wetter und Web-Informationen
  10. laŭ catholic.by Arkivigite je 2010-09-04 per la retarkivo Wayback Machine en la lando estas 1 402 605 romkatolikoj (citita la 4an de julio 2013)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]