San Cristóbal (Venezuelo)
San Cristóbal | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Venezuelo | ||
Ŝtato | Táchira | ||
Patrono | Sankta Sebastiano | ||
Ĝemelurboj | 10 | ||
Poŝtkodo | 5001 | ||
Telefonkodo | (SCB) 0276 | ||
Kodo laŭ Venezuelo | 5001 al 5017 | ||
Retpaĝaro | http://sancristobal-tachira.gob.ve/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Patricia Gutierrez de Ceballos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 004 820 (2013) | ||
Loĝdenso | 6 835,55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 45′ N, 72° 13′ U (mapo)7.75-72.216666666667Koordinatoj: 7° 45′ N, 72° 13′ U (mapo) | ||
Alto | inter 645 kaj 1 646 m | ||
Areo | 247 km² (24 700 ha) | ||
Horzono | UTC-4:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Cristóbal (Venezuela) [+] | |||
San Cristóbal estas milionurbo de Venezuelo, ĉefurbo de la Municipo San Cristóbal kaj la subŝtato Táchira en la regiono de la Andoj sudokcidente de Venezuelo. Ĝi situas je 57 kilometroj el la landlimo kun Kolombio. La urbo estas ankaŭ nomata la Ciudad de la Cordialidad. La urbo estis fondita fare de Juan Maldonado Ordóñez y Villaquirán, kapitano de la hispana armeo, la 31-an de marto 1561. Ĝi havis 1 004 820 loĝantojn en 2013.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Altitudo
[redakti | redakti fonton]La urbo de San Cristóbal, ĉefurbo de la Municipo San Cristóbal, situas je 900 metroj super la marnivelo. Ĝi estas 3 012 metroj pli malalte ol la montsupro de El Púlpito (3 912 metroj), la plej alta monto de Táchira.
Ĝiaj punktoj de altitudo estas:
- Minimuma altitudo: 645 metroj
- Media altitudo: 860 metroj
- Maksimuma altitudo: 1 646 metroj
Najbaraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Norde: la municipo Cárdenas.
- Sude: la municipoj Torbes kaj Córdoba.
- Oriente: la municipo Cárdenas.
- Okcidente: la municipoj Libertad kaj Independencia.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La urbo havas moderan klimaton kun averaĝaj temperaturoj inter 17 kaj 26 °C,[1] En la urbo okazis hajlfaloj, la plej novaj okazis la 1-an de decembro 2008 kaj la 14-an de oktobro 2009. Estas ankaŭ brumoj dum la modertemperaturaj monatoj.
Klimata diagramo de San Cristóbal | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
J | F | M | A | M | J | J | A | S | O | N | D |
27.5
25.7
15.8
|
21.3
26.3
16.8
|
39.2
26.7
17.8
|
101.6
28.1
18.6
|
158
26.3
19.0
|
198
25.5
18.4
|
201.9
24.9
17.8
|
164.2
25.9
17.7
|
141.8
26.4
18.0
|
137.9
26.5
17.9
|
106.2
26.4
17.9
|
60.4
25.3
16.6
|
Temperaturo je °C • Sumo de precipitaĵoj je mm |
Demografio
[redakti | redakti fonton]San Cristóbal estas la sepa plej popolnombra urbo de Venezuelo, la plej popolnombra de la regiono de la Andoj kaj de Táchira; kun loĝantaro de 1 004 820 loĝantoj (el kiu 628 627 loĝas la urban centron[2]), kiu reprezentas 48,05% de la loĝantaro de la urbregiono (1 308 108 hab), 17,42 % de la regiono de la Andoj kaj 2,17 % de la lando (28 946 101 loĝantoj). La metropola regiono enhavas la najbarajn municipojn de Andrés Bello, Cárdenas, Guásimos, Libertad, Independencia y Torbes; kiujn servas kiel dormurboj de la kapitalo de Táchira.
Personoj naskiĝintaj en San Cristóbal
[redakti | redakti fonton]- Juan Pablo Peñaloza, (1855 - 1932), milita ĉefo kaj politikisto.
- Pedro María Morantes, (1865 - 1918), advokato, verkisto kaj activisto.
- Rafael de Nogales Méndez, (1878 - 1936), verkisto kaj militisto.
- Marco Antonio Rivera Useche, (1895 - 1990), muzikisto kaj profesoro, komponisto de la himno de San Cristóbal.
- Miguel Ángel Espinel, (1895 - 1968), muzikisto kaj profesoro, komponisto de la himno de la ŝtato de Táchira.
- Isaías Medina Angarita, (1897 - 1953) prezidento de Venezuelo (1941 - 1945).
- José Ignacio Baldó Soulés, (1898 - 1972), kuracisto fondisto de la Sociedad de Tisiología de Venezuela.
- Manuel Felipe Rugeles, (1903 - 1959) poeto kaj ĵurnalisto de la Generación de 1918.
- Luis Felipe Ramón y Rivera, (1913 - 1993), musikisto y folkloristo, komponisto de Brisas del Torbes.
- Chucho Corrales, (1926 - 1998), muzikisto kaj kantisto, komponista de Andinita, Tierra tachirense kaj aliaj.
- William Méndez, (1958 -) sportisto kaj politikisto, eks-urbestro de San Cristóbal.
- Édgar Ramírez, (1977 -), aktoro
- Tomás Rincón, (1988 -), futbalisto
- Carlos Alfredo Sánchez Espejo, pastro, verkisto, historiisto, deputito, Direktoro de Diario Católico
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]- San Cristóbal de las Casas, Meksiko
- Sankt-Peterburgo, Rusio[3]
- Edmonton, Kanado
- Cúcuta, Kolombio
- Reguengos de Monsaraz, Portugalio
- Valladolid, Hispanio
- Omaha, Usono
- Marsejlo, Francio
- Envigado, Kolombio
- Oita, Japanio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Venezuela Virtual: [1]. Datos generales (2007). Arkivita el la originalo je 2009-08-26. Alirita Januaro 2008.
- ↑ [rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo][rompita ligilo] hispane Instituto Nacional de Estadística[rompita ligilo]
- ↑ Saint Petersburg City Government: Saint Petersburg in figures - International and Interregional Ties. Arkivita el la originalo je 2009-02-24. Alirita 16 de enero de 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Cristóbal (Venezuela) en la hispana Vikipedio.