Sap
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: SAP |
Sap (Palkovičovo (1948-1990)) | |
hungare: Szap | |
municipo | |
Vido al Sap
| |
|
|
Oficiala nomo: Sap | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Danubo |
Situo | Sap |
- alteco | 113 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 49′ 13″ N 17° 37′ 08″ O / 47.82028 °N, 17.61889 °O (mapo) |
Areo | 12,432 km² (1 243,2 ha) |
Loĝantaro | 550 (31.12.2008) |
Denseco | 44,24 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1289 |
Urbestro | Imrich Bartal |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 930 06 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | DS |
NUTS | 501875 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Sap, Dunajská Streda District | |
Retpaĝo: obecsap | |
Portalo pri Slovakio |
Sap (hungare Szap (ambaŭ prononcoj sap)) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovaka vilaĝonomo inter 1948 kaj 1990 estis Palkovičovo.
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Apud la vilaĝo troviĝas kunfluejo de olda Danubo kaj kanalo. Dunajská Streda troviĝas en distanco 20 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1255. Ekde 1455 la kampoj apartenis al fortikaĵo de Pozsony. En 1910 loĝis en la vilaĝo 645 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 541 da homoj (520 hungaroj kaj 13 slovakoj).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- klasikisma kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento, en 1885 trakonstruita