Saltu al enhavo

Uwe Schirmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uwe Schirmer en 2014

Uwe SCHIRMER (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1962 en Grimma) estas germana historiisto kaj arkivisto. Li estas estro de la Societo pri Turingia Historio.

Studis li ĉe la Lepsika Pedagogia Altlernejo kaj ĉe la universitato de Lepsiko historion, germanistikon kaj pedagogion ĝis trapaso de la ŝtata ekzameno en 1991. Liaj plej gravaj akademiaj instruistoj estis Manfred Straube, Wieland Held kaj Karlheinz Blaschke. Doktoriĝo sukcesis en 1994 ĉe la Teknologia universitato Dresdeno, kie li estis ankaŭ scienca helpanto inter 1993 kaj 1997. De 1998 li estis scienca asistanto kaj post habilitiĝo en 2003 privata docento ĉe la katedro pri historio de Saksujo (je la lepsika altlernejo). Inter 2006 kaj 2009 li direktoris la lepsikan universitatarkivejon. Ekde 2009 estis li profesoro pri landa historio de Turingio ĉe Friedrich-Schiller-Universitato Jena.

Esplorfokusoj liaj kuŝas sur la konstitucia, sociala kaj ekonomia historioj de Meza Germanujo ekde la malfrua mezepoko ĝis la komencanta Moderna Epoko. Disertacie Schirmer okupiĝis pri la demografiaj, ekonomiaj kaj socialaj cirkonstancoj en la Administradujo de Grimma inter 1485 kaj 1548.[1] Li strebis malkovri fakte ĉiujn detalojn sociajn de la Grimma-anoj.[2] Disertacie enestas kvar grandaj ĉapitroj pri demografioevoluo kaj sociala strukturaro, agrikulturhistorio kaj ĉiutagaĵoj kaj komercado; en du pli etaj alinearoj oni informiĝas krome pri bierfarado kaj prezoj/salajroj.

Schirmer eldonis kun Karlheinz Blaschke, Enno Bünz, Winfried Müller kaj Martina Schattkowsky la periodaĵon "Neues Archiv für sächsische Geschichte"; en 2010 oni elektis lin orda membro de Saksa Akademio de Sciencoj.

Kun Werner Greiling estris li inter 2013 kaj 2017 ĉe la universität de Jena la esploradprojekton Thüringen im Jahrhundert der Reformation (pri Turingio dum Reformacio).[3] Schirmer estas honorofice katedraldekano de la kapitularo de la katedralo de Meißen.

Monografioj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Das Amt Grimma 1485 bis 1548. Demographische, wirtschaftliche und soziale Verhältnisse in einem kursächsischen Amt am Ende des Mittelalters und zu Beginn der Neuzeit (=Schriften der Rudolf-Kötzschke-Gesellschaft, 2), Sax, Beucha 1996, ISBN 3-930076-22-5
  • Kursächsische Staatsfinanzen (1456–1656). Strukturen – Verfassung – Funktionseliten (=Quellen und Forschungen zur sächsischen Geschichte, 28). Steiner, Stuttgart 2006, ISBN 3-515-08955-1
  • Der Finanz- und Messeplatz Leipzig vom 13. bis zur Mitte des 17. Jahrhunderts. Geldwesen – Waren- und Zahlungsverkehr – Rentengeschäfte (=Abhandlungen der Sächsischen Akademie der Wissenschaften zu Leipzig, Philologisch-historische Klasse, 85/kajero 2). Sächsische Akademie der Wissenschaften zu Leipzig, Leipzig 2021, ISBN 978-3-7776-3025-0
  • Landstände im thüringisch-obersächsischen Raum (1231–1498). Ein Beitrag zur Geschichte des mitteldeutschen Hoch- und Niederadels (=Jenaer Mediävistische Vorträge, 8), Steiner, Stuttgart 2021, ISBN 978-3-515-12955-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. kp. la recenzojn de Bernd Fuhrmann je: Historische Zeitschrift 264, 1997, p. 755–756; Walter Achilles ĉe: Vierteljahrschrift für Sozial- und Wirtschaftsgeschichte 85, 1998, p. 248–249; Thomas Nicklas ĉe: Zeitschrift für Bayerische Landesgeschichte 59, 1996, kol. 1146–1147 (interrete); Susan C. Karant-Nunn ĉe: The Sixteenth Century Journal 29, 1998. p. 259–260
  2. Uwe Schirmer: Das Amt Grimma 1485 bis 1548. Demographische, wirtschaftliche und soziale Verhältnisse in einem kursächsischen Amt am Ende des Mittelalters und zu Beginn der Neŭzeit. Beucha 1996, p. 9
  3. kunlaborintoj - ĉe: thueringen-Reformation.de