Werner Greiling
Werner GREILING (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1954 en Neustadt an der Orla[1]) estas germana historiisto. Membris li ĉe Societo pri Turingia Historio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Studis Greiling inter 1975 kaj 1980 historion kaj germanistikon ĉe la universitato de Jena.[2] En 1984 sukcesis doktoriĝo post defendo de tezo pri Karl August Varnhagen von Ense; habilitiĝo sekvis en la 1996-a jaro. En 1991/92 estis Greiling esplorstipendiulo de Alexander-Humboldt-fondaĵo ĉe la universitato de Munkeno kaj ĉe Max-Planck-instituto pri historio je Göttingen. En 1993 li ricevis stipendion de DAAD. ĉe Nacia centrejo pri scienca esploro (I.T.E.M.) en Parizo. En 1993/94 li troviĝis ĉe la Historio Kolegio en Munkeno.
Inter 1999 kaj 2001, Greiling anstaŭis katedestron ĉe la universitato de Lepsiko. De 2004 estis li eksterorda profesoro pri historio de Moderna Epoko ĉe la historia instituto de la universitato de Jena. Inter 2001 kaj 2010 estis li projektestro pri la speciala temaro Ereignis Weimar-Jena. Kultur um 1800. Kune kun Uwe Schirmer gvidis li inter 2013 kaj 2018 la reformacihistorian projekton Thüringen im Jahrhundert der Reformation.[3]
La historiaj esplorfokusoj de Greiling estas pri komunikado, amaskomunikiloj, kulturo sed ankaŭ la landaj historio de Saksio kaj Turingio, la kulturinterŝanĝo germana-franca kaj socialaj demandoj dum la tempo de raciismo. Eldonas li plurajn sciencajn seriojn apartenante al la redakistaro de la periodaĵo "Zeitschrift für Thüringische Geschichte".
De 2006 Greiling prezidantas ĉe Historia komisiono por Turingio[4] kun unuanima reelekto en marto 2024 por sepa deĵorperiodo. De 2012 li estas orda membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften je Erfurto. Krome li membras ĉe historiaj komitatoj de Hesujo, Saksio kaj Saksio-Anhaltio kaj diversaj aliaj sciencaj konsilistaroj. Kiel kuratoro li organizis plurajn kultur- kaj komunikilhistoriajn ekspoziciojn. De 1995 li prezidantis al amikaran societon pri urbohistorio de Neustadt an der Orla.
Greiling aktivas ankaŭ urbopolitike en Neustadt.[5] En majro 2019 li deklariĝis honora membro de la urba konsilio; en julio 2022 la municipanoj aljuĝis al li la merithonoran premion Medaille für besondere Verdienste.
Monografioj
[redakti | redakti fonton]- Varnhagen von Ense – Lebensweg eines Liberalen. Politisches Wirken zwischen Diplomatie und Revolution. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 1993, ISBN 3-412-05692-8.
- „Intelligenzblätter“ und gesellschaftlicher Wandel in Thüringen. Anzeigenwesen, Nachrichtenvermittlung, Räsonnement und Sozialdisziplinierung (=Schriften des Historischen Kollegs. Vorträge, 46). München 1995
- Goethe – unser Staatsminister. Sein politisches Wirken in Sachsen-Weimar-Eisenach. Rudolstadt/Jena 1999, ISBN 3-930215-93-4.
- Der Neustädter Kreisbote und seine Vorläufer. Nachrichtenvermittlung, Patriotismus und Gemeinnützigkeit in einer sächsisch-thüringischen Kleinstadt 1800–1943. Rudolstadt/Jena 2001, ISBN 3-930215-65-9.
- Presse und Öffentlichkeit in Thüringen. Mediale Verdichtung und kommunikative Vernetzung im 18. und 19. Jahrhundert. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2003, ISBN 3-412-11502-9.
- Der Bismarckturm. Bürgerschaftliches Engagement und nationale Denkmalkultur. Weimar/Jena 2003, ISBN 3-939718-11-4.
- „Publicitätsvehikel und Sittenspiegel“. Zur Programmatik thüringischer Intelligenzblätter. Eine Dokumentation. Weimar/Jena 2004, ISBN 3-89807-060-3.
- Napoleon in Thüringen. Wirkung – Wahrnehmung – Erinnerung. Erfurt 2006, ISBN 3-937967-11-7.
- „Schilda – die Stadt ohne Zeitung“. Werbung und Eigenwerbung des „Neustädter Kreisboten“ im Dritten Reich. Hain-Verlag, Weimar/Jena 2006, ISBN 3-89807-066-2.
- Das „Sündenregister der Franzosen in Teutschland“. Antifranzösische Propaganda im Zeitalter der Befreiungskriege. Darstellung und Edition. Leipzig 2012, ISBN 978-3-86583-607-6.
- Die Neustädter Kalender. Lesestoff und Lebenshilfe im 18. und 19. Jahrhundert. Jena 2015, ISBN 978-3-939718-88-8.
- Zeitverkürzende Wahrsager. Schreibkalender aus zwei Jahrhunderten. Jena 2016, ISBN 978-3-939718-90-1.
- Verlagsstrategien zur Schulverbesserung und Volksbildung im 19. Jahrhundert. Gustav Friedrich Dinter und Johann Karl Gottfried Wagner. Leipzig 2017, ISBN 978-3-86583-798-1.
- Der Neustädter Kreis und seine Geschichte (1567/1660–1922). Jena 2022, ISBN 978-3-947303-34-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Werner Greiling en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
- informoj pri Greiling fare de la universito de Jena
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vademekum der Geschichtswissenschaften. Eldono 10, 2012/2013, Steiner, Stuttgart 2012, ISBN 978-3-515-10079-3, p. 376-377
- ↑ histinst.uni-jena.de subhejmpaĝo sur la universitata paĝaro.
- ↑ listo de kunlaborantoj
- ↑ Website der Historischen Kommission für Thüringen
- ↑ buendnisfuerneustadt.de