Valaská
Valaská | |
hungare: Garamolaszka | |
municipo | |
Valaská
| |
|
|
Oficiala nomo: Valaská | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Brezno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horehronie |
Montaro | Malaltaj Tatroj, Slovaka ercmontaro |
Najbaras kun | Hronec |
Riveroj | Hron, Bystrianka |
Situo | Valaská |
- alteco | 470 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 48′ 36″ N 19° 33′ 32″ O / 48.81000 °N, 19.55889 °O (mapo) |
Areo | 24,015 km² (2 401,5 ha) |
Loĝantaro | 3 900 (31.12.2011) |
Denseco | 162,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1470 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 46 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BR |
NUTS | 509086 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Valaská | |
Retpaĝo: www.valaska.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Valaská (hungare Garamolaszka [garamolaska]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala loknomo estis Valaszka, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Situo
[redakti | redakti fonton]Valaská situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ fervojo Brezno-Banská Bystrica, ĉefvojo estas sur la alia riveroflanko (ankaŭ 2 pontoj helpas la trafikon). Valaská kontaktiĝas kun Hronec. Brezno troviĝas 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1470. Paŝtistoj estis la loĝantoj. En 1828 vivis tie en 108 domoj 814 homoj. Post 10 jaroj incendio okazis. En 1910 loĝis en Garamolaszka 2378 homoj, (2006 slovakoj, 265 hungaroj, 51 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Valaská 3862 homoj (3552 slovakoj, 200 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno el la 15-a jarcento, en 1615 kaj en la 19-a jarcento renoviĝis
- klasikisma kapelo omaĝe al Sankta Francisko de 1840
- klasikisma kapelo omaĝe al Johano Baptisto de 1846
- golgoto kun kapelo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Valaszka naskiĝis hungara juristo József Havas.