Opatovská Nová Ves
Opatovská Nová Ves, hungare Apátújfalu estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš. Nova Ves kaj új falu signifas: nova vilaĝo.
- Areo: 9 km²
- Supermara alteco: 153 m
- Loĝantaro: 660
- Poŝtkodo: 991 07
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 047
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sub monto laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 20 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo naskiĝis en 1905 pro unuiĝo de la subaj 2 vilaĝoj. En 1910 loĝis tie 557 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 635 da homoj, (445 hungaroj, 184 slovakoj).
Opatov
[redakti | redakti fonton]Apát signifas abato. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1132. La kampoj longe apartenis al abatejo.
Nová Ves
[redakti | redakti fonton]Új falu signifas: nova vilaĝo. La unua mencio pri la loko devenis el 1123 en formo Vyfalu. En 1347 Újfalu ricevis la rangon doganprena loko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo de 1924
- nobeldomo de Gyürki (djurki), nun ruina
- muzeo pri la vilaĝo