Vilma Gömöry
Vilma Gömöry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gömöry Anna Emília Vilma |
Naskiĝo | la 17-an de septembro 1885 en Hatvan (Hungario) |
Morto | la 1-an de aŭgusto 1962 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Árpád Gömöry (en) |
Edz(in)o | Körmendy Kálmán (en) Frigyes Gallina (en) Kornél Ocskay |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vilma Gömöry [gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöry Vilma estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gömöry Anna Emília Vilma, ŝia dua edzo estis Kornél Ocskay.
Vilma Gömöry [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1885 en Hatvan, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilma Gömöry akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo, ŝi debutis en 1901 en trupo de Péter Andorffy en Pozsony. Baldaŭ ŝi estis videbla en diversaj provincaj urboj. Post la 1-a mondmilito ŝi havis rolojn en pluraj kabaredoj de Budapeŝto. Inter 1921 kaj 1935 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi pensiuliĝis. Tre malofte ŝi aperis sur scenejoj, ekzemple en 1947.
Ŝi edziniĝis en 1927, post 6 jaroj ŝi vidviniĝis, en 1953 ŝi denove edziniĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Reagan
- Otelo - Emilia
- Rikardo la 3-a - reĝino Ekizabeta
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Zsigmond Móricz: Nem élhetek muzsikaszó nélkül - Pepi
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Éjféli találkozás (1915)
- A szív rejtelmei (1922) – la Nokto
- Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – edzino