Saltu al enhavo

El Ordial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Ordial
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19244
Demografio
Loĝantaro 35  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 7′ U (mapo)41.129469-3.1156011Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 235 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
El Ordial (Kastilio-Manĉo)
El Ordial (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de El Ordial
El Ordial (Hispanio)
El Ordial (Hispanio)
DEC
Situo de El Ordial

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Ordial [+]
vdr

El Ordial estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 35 loĝantoj sur areo de 30 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas ordialeños [ordialENjos] respektive ordialeñas [ordialENjos].

Estas alligita submunicipo La Nava de Jadraque (ne konfuzu kun Las Navas de Jadraque kaj en ĝia teritorio troviĝas la senhomejoj Las Casas de Abajo kaj Valdecasillas. Iam, ĝi alligis ankaŭ Aldeanueva de Atienza.

Tiu municipo estis preskaŭ malaperonta, pro manko de loĝantoj meze de la 1970-aj jaroj, sed kelkaj loĝantoj organiziĝis kaj kreis la Societon de Lokanoj de Sankta Sebastiano kaj la Kulturan Societon Jabalines de El Ordial.

La urbestro, nome Bernardino Domingo Escribano de la politika partio PSOE laŭ la stato de 2024 estas la sama dum sep regotempoj, tio estas kvinfoje 4 jaroj de 1995 ĝis 2015, kaj ekde 2019 ĝis momente 2027.[1][2]

El Ordial situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1235 m super marnivelo; je 70 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,98 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′46″N 3°06′56″Ok. Najbaras la municipoj Arroyo de las Fraguas, La Huerce, Condemios de Arriba, Bustares, Las Navas de Jadraque, Semillas kaj Tamajón.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 29 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Ordial, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Ordial kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 35 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Tiu municipo ne havas industrion, nur brutobredado de kaproj kaj bovoj. Ĝi troviĝas ankaŭ proksime de la nacia ĉasrezervejo de Sonsaz, kie estas aproj, kapreoloj, meloj, leporoj, kunikloj kaj perdrikoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]