Saltu al enhavo

Sigvenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigüenza
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 708  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 2° 38′ U (mapo)41.069166666667-2.6391666666667Koordinatoj: 41° 4′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 386,87 km² (38 687 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sigüenza (Kastilio-Manĉo)
Sigüenza (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Sigüenza
Sigüenza (Hispanio)
Sigüenza (Hispanio)
DEC
Situo de Sigüenza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sigüenza [+]
vdr
Katedralo de Sigüenza.
Tombejo.
Kastelo de Sigüenza.

Sigüenza [sigŭEnza] aŭ Sigvenco[1] estas urbo kaj municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 4 708 loĝantoj sur areo de 386,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12,2 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej granda loĝloko de la regiono "La Serranía" (Montaro de Gvadalaĥaro). Somere, la reala loĝantaro eĉ kvarobliĝas dum en vintro ĝi malkreskas eĉ sub la oficiala registrado.

Sigüenza estas urbo de la provinco Guadalajara (Hispanio) situanta en la supra valo de la rivero Henares konata kiel «valo de Sigüenza». Strategie konstruita sur la valo -etimologie ĝia nomo signifas 'tiu kiu dominas la valon'— plenumis grandan defendan rolon dum Mezepoko. Tamen, oni kredas ke ĝia unua starigo estis trans la alia riverbordo kie estis trovitaj spuroj pri homa enloĝado frue en la Ferepoko.

Dum la romia epoko la urbo estis grava centro pri komunikado. En visigotaj tempoj ĝia kreskado daŭris ĉirkaŭ la centra nukleo fondita de la romianoj. Dum la muzulmana okupado la kastelo, antikva gardoturo, estis konvertita en medino kaj la malsupra Sigüenza konservis la preĝejojn, kie estis permesata al la kristanoj la praktikadon de la religio kaj moroj.

Dum la mezepoko la urbo, danke al ĝia privilegia dominanta pozicio ludis gravan defendan rolon krom rekuperi la episkopan sidejon.

Kelkaj sigvencaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]

La kulturaj kaj ludaj aktivecoj daŭras la tutan jaron (koncertoj, kursoj, konferencoj, ekspozicioj ktp). Kreskanta nombro da Kulturaj Asocioj promociadas diversajn aktivecojn krom la municipa promociado.

Lokaj festoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vincento de Zaragozo, patrono de la urbo (la 22-an de januaro)
  • Someraj patronaj festoj honore al Sankta Rokeo kaj al la Virgulino la Plejgranda (meze de aŭgusto)
  • La dua semajnfino de julio estas celebrataj la Mezepokaj Tagoj
  • Notindas ankaŭ la kristnaskaj festoj ĉefe pro la populareco de la surstrataj rondoj
  • La Sankta Semajno, la semajno antaŭ Pasko

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. la esperanta formo ekzemple uzatas en la retejo time.is, konfirmo el vortaro aŭ de regiona Esperanto-periodaĵo ankoraŭ ne dokumentiĝis

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]