Saltu al enhavo

Iniéstola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iniéstola
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19283
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 2° 22′ U (mapo)40.995-2.3691666666667Koordinatoj: 41° 0′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 157 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Iniéstola (Kastilio-Manĉo)
Iniéstola (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Iniéstola
Iniéstola (Hispanio)
Iniéstola (Hispanio)
DEC
Situo de Iniéstola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iniéstola [+]
vdr

Iniéstola [injEStola] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 18 loĝantoj sur areo de 10 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pinocheros [pinoĈEros] respektive pinocheras [pinoĈEras].

Iniéstola situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1159 m super marnivelo; je 93 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°59′42″N 2°22′09″Ok. Najbaras la municipoj Anguita.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 24 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Iniéstola, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Iniéstola kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 18 en 2023.

Okazis jurprocesa separo de la municipo de Anguita (Guadalajara) kiu finiĝis nur per decido de la Supera Tribunalo de la 13-a de junio 1940, laŭ kiu oni atribuis al Iniéstola la duonon de la pinaro inter la du municipoj.

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Iniéstola ĉiam estis vilaĝo tre ligita al la pinaro, grava enspezofonto, ĉar oni ekspluatis lignon kaj rezinon. Tio havigis gravajn enspezojn por la municipo. Per tio oni plibonigis la vivnivelon, ekzemple on instalis la akvokondukadon kaj la elektrokondukilojn al la domoj, same kiel la kloako-sistemon, tegmentohavan lavejon en la urba centro kaj ĉio tio multe antaŭ ol en aliaj pli loĝataj setlejoj. Krome oni faciligis la studadon de ĉiuj unuenaskitoj de ĉiu familio. Pro tio la gravo de la zorgado de la pinaro, kiu suferis kelkajn incendiojn en la lastaj 40 jaroj, ĉefe tiu okazigita en 2005, kie oni senarbarigis pli ol 13 000 hektarojn kaj oni okazigis la morton de 11 laboristoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]