Hošťalovice
Hošťalovice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Galo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hošťalovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Heřmanův Městec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Hošťalovice | ||
- alteco | 412 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 05″ N 15° 34′ 34″ O / 49.93472 °N, 15.57611 °O (mapo) | ||
Areo | 4,50 km² (450 ha) | ||
Loĝantaro | 142 (2024) | ||
Denseco | 31,56 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 03 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571482 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hošťalovice | |||
Retpaĝo: www.hroubovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Hošťalovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ondoforma regiono de Fera montaro, 8 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 142 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Míčov-Sušice, Podhořany u Ronova, Holotín, Načešice, Bukovina u Přelouče, Vyžice kaj Lipovec.
Historio
Vilaĝetoj Hošťalovice kaj Březinky situas proksime de protektata pejzaĝa regiono Železné hory en altitudo ĉirkaŭ 400 m s.m. Ambaŭ vilaĝoj estas el tri flankoj ĉirkaŭitaj de arbaroj. El malforaj montetoj estas belega panoramo al apudelba ebenaĵo. Proksime de ambaŭ vilaĝoj fontas Mlýnský potok (Mueleja rivereto), kiu plu fluas tra Rašovy kaj apud Choltice enfluas en rivereto Strouha.
En arbaro sude de Hošťalovice situas fortikaĵeto Stoupec, konstruita verŝajne jam en la 14-a jarcento kiel gardejo por certigi sekurecon de kelkaj vojoj, kiuj ĉi tie trans arbaroj en Železné hory kondukis.
Domaro Hošťalovice estas unue nomata en la jaro 1349 en analoj de tiam nova episkopejo Litomyšl kiel paroĥejo. Ankaŭ pri vilaĝeto Březinka estas mencio de tiu tempo kaj koncernas pri donaco de Jan el Podhořany al siaj parencoj.
En Hošťalovice staras preĝejo de Sankta Gallus, kiu ekestis en frugotika tempo, eble ĉirkaŭ la jaro 1300. Ĝi estas sur malalta monteto ĉirkaŭigita per fosaĵo, sur norda flanko ankoraŭ konservita. Oni supozas, ke sur tiu ĉi loko estis malgranda antaŭkristana slava opidumo.
En mobilizo somere 1914 devis ĉiuj viroj en aĝo inter 18 kaj 50 jaroj el ambaŭ vilaĝetoj soldatiĝi. Dum la unua milito pereis 7 viroj. Kleriga societo en Hošťalovice konstruis al ili en Hošťalovice monumenton.
Ligon kun cetera mondo akiris la vilaĝetoj en la jaro 1930, kiam estis establita privata busa linio el Hošťalovice al Heřmanův Městec kaj Pardubice kaj reen.
Terura nokto por la vilaĝanoj estis la 6-a de majo 1933, kiam antaŭ la noktomezo ekestis incendio en apuda vilaĝo Licomělice. Homoj el Hošťalovice kaj Březinka hastis tien helpi. Kia devis esti ilia konsterno kiam ankaŭ en Hošťalovice kaj en du lokoj en arbaroj ekestis ankaŭ incendioj. En Hošťalovice estis gravaj damaĝoj sur ok vilaĝdomoj. Oni elesploris, ke la incediojn kaŭzis vilaĝano Kafka el Lipovec.
En oktobro 1944 en la regiono koncentriĝis partizana taĉmento Magistro Jan Hus. La vilaĝanoj, ĉefe laborantoj en arbaroj, estis kun ĝi en kontaktoj kaj certigadis por ĝi provizadon per nutraĵoj. Bedaŭrinde la agado estis malkovrita, apudaj vilaĝoj Lipovec kaj Licoměřice estis okupitaj kaj ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 70 jaroj, tute 106 homoj, estis arestitaj kaj forveturigitaj en koncentrejoj. Ne revenis kelkdekoj da civitanoj. La partizanoj ne estis kaptitaj.
Nur en la jaro 1949 estis en vilaĝetoj aranĝita telefono, en ĉiu vilaĝeto unu publika stacio, en la jaro 1951 oni komencis kun konstruo de elektrizo, en 1955 oni establis publikan disaŭdigadon, en 1973 akvokondukilon en Březinka kaj en 1976 en Hošťalovice.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 219 |
1880 | 238 |
1890 | 258 |
1900 | 282 |
1910 | 328 |
1921 | 323 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 306 |
1950 | 257 |
1961 | 251 |
1970 | 246 |
1980 | 195 |
1991 | 151 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 134 |
2014 | 135 |
2016 | 137 |
2017 | 136 |
2018 | 144 |
2019 | 143 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 144 |
2021 | 143 |
2022 | 146 |
2023 | 149 |
2024 | 142 |
Partoj de municipo
- Hošťalovice
- Březinka
Vidindaĵoj
Preĝejo de Sankta Gallus
La frugotika preĝejo en Hošťalovice estis menciata kiel la paroĥa jam en la jaro 1349. Sufiĉe ofte ĝi estis neglektita kaj ree novigita, ekzemple en la jaroj 1863, 1870 kaj 1903. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun sakristio sur norda flanko. Origine estis super la navo ligna kampanilo. La turo estis alkonstruita nur en la jaro 1863. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. Sur suda flanko estas pintarka portalo. La presbiterejo estas volbita per kruca ripa volbo el tempo de origina konstruo de la kirko. La sakristio estas ankaŭ kruce volbita, la navo havas ebenan plafonon. Ekipaĵo: la ĉefa altaro estas kun valora bildo de Sankta Gallus de F. Müller. Sur vandoj estas valoraj pentraĵoj, kiuj estis en la jaro 1903 kalkigitaj.
En la jaro 1993 rabisto ŝtelis el la preĝejo ses statuojn, sed bedaŭrinde li ne estis kaptita.
En la turo estis du sonoriloj el la jaro 1557. La malpli granda estis forveturigita dum la unua milito por militaj celoj. La pli granda sonorilo estis konfiskita en la dua mondmilito, sed ĝi estis savita kaj rependigita.
Post rekonstruo en la jaro 1993 estis la preĝejo nove konsekrita de episkopo el Hradec Králové Karel Otčenášek, kiu estis dum komunisma reĝimo aŭdaca batalanto por homaj rajtoj. La kredantoj de Hošťalovice, Březinka kaj tuta ĉirkaŭaĵo estis per persona vizito de la episkopo ege honorigitaj.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 1 Arkivigite je 2017-07-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 - biciklovojoj Arkivigite je 2017-10-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Mapo
|