Předhradí
Předhradí (Rychmburk) | |||
municipo | |||
Předhradí - preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Předhradí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Skuteč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Předhradí | ||
- alteco | 420 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 54″ N 16° 02′ 18″ O / 49.83167 °N, 16.03833 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,32 km² (832 ha) Předhradí u Skutče | ||
Loĝantaro | 397 (2024) | ||
Denseco | 47,72 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1468 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 73 ĝis 539 74 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572101 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Předhradí (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.predhradi.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Předhradí (ĝis la ajro 1950 Rychmburk) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 3 kilometrojn oriente de Skuteč. Vivas ĉi tie 397 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč, Skuteč kaj Pokřikov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi ekestis en la 15-a jarcento kiel fortikigita urbeto antaŭ la burgo Rychmburk. La plej frua mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1468. La origina dispozicio de la urbeto restis preskaŭ neŝanĝita. La muregoj el krudaj ŝtonoj estas tute konservitaj en horizontala projekcio, la muroj mem nur parte. Předhradí estis en la jaro 1990 proklamita la urba memorinda rezervejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 613 |
1880 | 636 |
1890 | 636 |
1900 | 727 |
1910 | 687 |
1921 | 600 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 557 |
1950 | 450 |
1961 | 564 |
1970 | 506 |
1980 | 527 |
1991 | 495 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 449 |
2014 | 428 |
2016 | 418 |
2017 | 422 |
2018 | 433 |
2019 | 421 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 417 |
2021 | 361 |
2022 | 399 |
2023 | 423 |
2024 | 397 |
Partoj de la komunumo
[redakti | redakti fonton]Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Předhradí
- Dolívka
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Ĉi-tiea baroka preĝejo de Virgulino Maria estis fondita en la jaro 1753. La prismoforma turo sur okcidenta flanko estis konstruita pli malfrue, en la tempo de Filip Kinský en la jaro 1816 surloke de estinta ligna sonorilejo. La preĝejo estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj kun sakristio en la preĝeja akso. Ĝian interioron ornamas freskoj kreitaj en la jaroj 1780 - 1790 sur ebenaj plafonoj, en presbiterejo de la Plej Sankta Triunuo, en la navo la Lasta Vespermanĝo, en oblikvaj anguloj estas freskoj en rokaĵaj kartuŝoj. La sakristio estas volbita krucforme. La ekipaĵo estas el la tempo de konstruo de la preĝejo, la ĉefa altaro estas skulptista kun valora statuo de Dolorplena Virgulino Maria, la flanka altaro de la 14 helpantoj en mizero kun bonkvalita bildo en la rokaja kadro, altaro de Virgulino Maria kun novtempa bildo. La predikejo havas rokajan dekoron. Parto de la preĝeja ekipaĵo estas kelkaj bonkvalitaj bildoj de la Krucumo, de Sankta Salvadoro, de Sankta Johano Nepomuka kaj pluaj.
Tombejo
[redakti | redakti fonton]La tombejo en ĉirkaŭo de la preĝejo estas ĉirkaŭbarita per la muro kun kvar duoncirklaj kapeloj, surpinte kun bulbaj tegmentetoj. Sur orienta flanko estas la kadavrejo kun duobla groptegmento.
Skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur la urboplaco ni povas vidi statuon de sankta Judaso Tadeo sur alta trilatera piedestalo el la jaro 1723. Apud la ŝoseo al Skuteč troviĝas statuaro de Monto de Kalvario el la jaro 1763 kun statuoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Johano Nepomuka.
Sinjora korto
[redakti | redakti fonton]estis konstruita en la jaroj 1584 - 1586, en la 17-a jarcento ĝi forbrulis kaj estis tute rekonstruita. Origina estas nur la enirpordego kun ŝtonaj ĉarpentitaj blazonoj de la gentoj Berka kaj Kinský. Al la korto aliĝas vasta trapezforma ĝardeno ĉirkaŭfermita per muro, interne kun pavilono kaj busto de Filip Kinský, fondinto de la ĝardeno.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1892 estis en la urbeto fondita korporacio de perlamotistoj.
En la jaro 1294 okazis en Předhradí granda soleno por kunfratiĝo de laboristaro kaj terkulturistaro kun ĉeesto de maldekstre orientitaj ĉeĥaj verkistoj Ivan Olbracht kaj Helena Malířová.
En Předhradí naskiĝis signifa ĉeĥa poeto Adolf Heyduk (1835 - 1923). En la urbeto estas lia busto, kreita de fama ĉeĥa skulptisto Jan Štursa en la jaro 1935.
La komunumo akiris aprezon de "Vilaĝo de la jaro 1998" en programo por renovigo de la kamparo - por rekonstruo kaj eluzo de historiaj objektoj en la urba memorinda rezervejo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|