Sobkovice
Sobkovice | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Prokopio
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sobkovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Jablonné nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Orlica montaro | ||
Rivero | Tichá Orlice | ||
Situo | Sobkovice | ||
- alteco | 558 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 58″ N 16° 35′ 29″ O / 50.04944 °N, 16.59139 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,65 km² (365 ha) Sobkovice | ||
Loĝantaro | 251 (2024) | ||
Denseco | 68,77 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1543 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 64 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 547964 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sobkovice | |||
Retpaĝo: www.sobkovice.info.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Sobkovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Králický Sněžník, 4 km norde de urbo Jablonné nad Orlicí kaj 8 km nordoriente de urbo Letohrad. El supra parto de la vilaĝo videblas monto Czarna Góra en montaro Králický Sněžník en Pollando. Vivas ĉi tie 251 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mistrovice, Jamné nad Orlicí, Jablonné nad Orlicí, Studené, Těchonín kaj Nekoř.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kiam Sobkovice ekestis oni ne povas precize konstati. Certe tio estis longe antaŭ la jaro 1543, de kiu devenas la unua skriba mencio pri ĝi. Regiono en la ĉirkaŭaĵo estis origine slava. Atestas pri tio originaj nomoj de vilaĝoj Těchonín, Celné, Mladkov, Králíky, Orličky, Čenkovice kaj ceteraj, kiuj pli poste estis germanigitaj kaj ĝis la jaroj 1945 - 1946 prisetlitaj de germanoj. Ĉeĥaj vilaĝoj kun finaĵo -ice estis laŭ historiistoj fondataj en la 6-a ĝis 10-a jarcentoj. Nomo de Sobkovice estis verŝajne derivita de persona nomo Sobek. Ke tia persona nomo ekzistis jam delonge, atestas noto ĉe kanonikaro de Vyšehrad, kie jam ĉirkaŭ la jaro 1088 aktivis Munisterialis ecce Sobek (malalta eklezia funkciulo).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 558 |
1880 | 618 |
1890 | 563 |
1900 | 522 |
1910 | 542 |
1921 | 538 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 477 |
1950 | 349 |
1961 | 338 |
1970 | 299 |
1980 | 264 |
1991 | 246 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 232 |
2011 | 250 |
2014 | 263 |
2016 | 250 |
2017 | 245 |
2018 | 240 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 233 |
2020 | 239 |
2021 | 226 |
2022 | 237 |
2023 | 240 |
2024 | 251 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Malfrubaroka preĝejo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1774 sur loko de pli malnova kapelo. Ĝi estas ununava kun oblonga trilatere fermita predikejo kaj kun turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, la navo estas platplafona.
La ekipaĵo estas ankaŭ malfrubaroka. La ĉefaltaro estas kadra el la jaro 1776, lignoskulptaĵoj estas de skulptisto el Žamberk, predikejo kaj konfesejo de skulptisto el Králíky en la jaro 1780, benkoj de lignaĵisto el Šedivec en la jaro 1776. Sur la dekstra altaro estas bela bildeto de Nekredanta Tomaso.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Tra Sobkovice kondukas flava turisma pado () inter Jablonné nad Orlicí kaj valbaraĵo Pastviny. En la vilaĝo estas eblecoj por loĝado en privataj domoj. Eblas viziti naturan banejon, bicikli per terenaj bicikloj, kolekti fungojn, fiŝkaptadi, vintre uzi skiistan trenlifton kun prilumata skidescendejo kaj skikuri.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Domo n-ro 45
-
Kruco ĉe la preĝejo
-
Tombejo