České Petrovice
České Petrovice | |||
germane Böhmisch Petersdorf | |||
municipo | |||
Vido al České Petrovice el monteto Adam.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: České Petrovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Orlica montaro | ||
Rivero | Orlička | ||
Situo | České Petrovice | ||
- alteco | 645 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 07′ 11″ N 16° 36′ 22″ O / 50.11972 °N, 16.60611 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,26 km² (626 ha) České Petrovice | ||
Loĝantaro | 158 (2024) | ||
Denseco | 25,24 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1601 | ||
Plej facila aliro | al Adam | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 564 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580066 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: České Petrovice | |||
Retpaĝo: www.orlicko.cz/Ceskepetrovice/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo České Petrovice (germane Böhmisch Petersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 12 km nordoriente de la urbo Žamberk en la suda parto de Orlica montaro. Vivas ĉi tie 158 loĝantoj (2024). Averaĝa jara temperaturo estas nur 3,9 °C.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Klášterec nad Orlicí, Mladkov kaj Pastviny.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri ekesto de la vilaĝo ne estas konata multo, ekzistas nur legendoj kaj konsideroj. Legendoj estas du. Laŭ la unua legendo setlantojn onidire gvidis ĉeĥo Petr, laŭ kiu la vilaĝo estas nomata. Laŭ la dua legendo Petr estis ununura homo, kiu postvivis en la vilaĝo nekonatan infektan malsanon kaj laŭ li la vilaĝo nomiĝas.
Pro serĉado de nova feliĉo en la jaroj 1860 - 1914 kelkaj homoj forlasis siajn grundojn kaj hejmojn kaj foriris en Amerikon, Germanion kaj Banaton.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 869 |
1880 | 882 |
1890 | 876 |
1900 | 657 |
1910 | 531 |
1921 | 467 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 443 |
1950 | 179 |
1961 | 208 |
1970 | 174 |
1980 | 172 |
1991 | 159 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 148 |
2011 | 145 |
2014 | 148 |
2016 | 154 |
2017 | 155 |
2018 | 155 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 156 |
2020 | 162 |
2021 | 152 |
2022 | 158 |
2023 | 152 |
2024 | 158 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Memorŝtono
[redakti | redakti fonton]Sur limo inter sinjorejoj Kyšperk kaj Žamberk troviĝas memorŝtono, kie perdis la vivon per falo sub radoj de sia peza veturilo kamparano. La surskribo estas sur unu flanko de la ŝtono ankoraŭ nun legebla.
Krucoj
[redakti | redakti fonton]Apud vojo al monto Adam staras kruco sur loko, kie perdis la vivon veturigisto, kiun trenmortigis lia frenezumita ĉevalo. Alia kruco estas apud vojo de bieno n-ro 102, kie estis mortigita homo per fulmo.
Preĝejo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas simpla preĝejo, kiu jam preskaŭ 200 jarojn invitas kamparanojn kaj gastojn al pia preĝo.
Kapelo
[redakti | redakti fonton]Pri intenco kaj fondo de la kapelo sur monto Adam rakontas kronikistoj, ke negocisto Anton Baier el České Petrovice malsaniĝis malagrable sur nazo kaj ekintencis starigi sur monto Adam koloneton kun bildo de resurekto. Pli malfrue, por protekti la bildon, li konstruis sur la loko lignan kapeleton. Baier resaniĝis kaj mortis 76 jarojn aĝa.
Fortikaĵsistemo
[redakti | redakti fonton]Memorindaĵo en tiu ĉi apudlima regiono estas linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj inter jaroj 1935–1938. Ni povas sekvi ĝin de Králíky ĝis Rokytnice v Orlických horách. En katastra distrikto de České Petrovice estas 13 fuortoj kaj multaj objektoj de malpezaj fortikaĵoj. En Orlické hory kaj apud Králíky estas 60 km de fortikaĵlinio, entute 96 pezaj fuortoj kaj 525 objektoj de leĝeraj fortikaĵoj. Granda fuortaro estas sur monto Adam super České Petrovice. Artileria fuortaro Adam estas ankoraŭ nuntempe en armea administrado kaj nealirebla. La plej proksimaj alireblaj fuortaroj estas Bouda apud Těchonín kaj Hanička ĉe Rokytnice v Orlických horách.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Trans la vilaĝo gvidas kelkaj signitaj turismaj vojoj kaj cikloturismaj traceoj. Sur monto Adam estis nove malfermita limpasejo en najbaran Pollandon.