Saltu al enhavo

Slatina (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slatina
Slatina
germane Schlettau
municipo
Urbodomo kaj gastejo en Slatina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slatina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Malonínský potok
Situo Slatina
 - alteco 453 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 46″ N 16° 36′ 28″ O / 49.62944 °N, 16.60778 °O / 49.62944; 16.60778 (mapo)
Areo 3,99 km² (399 ha)
Loĝantaro 164 (2024)
Denseco 41,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578762
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slatina (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obec-slatina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Slatina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Jevíčko. Ĝi situas en regiono Malá Haná kaj lingve ĝi apartenas al centramoraviaj dialektoj. Vivas ĉi tie 164 loĝantoj (2024). En minejo Březinka oni minas skiston kaj aliajn ardorezistajn argilojn por produktado de ŝamoto.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudná, Velké Opatovice, Bělá u Jevíčka, Březina, Želivsko, Horní Smržov kaj Roubanina.

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]
  • Slatina
  • Březinka

Laŭ historiaj dokumentoj estas vilaĝo Slatina slavdevena. Atestas pri tio ĝia nomo, kiu restis netuŝita per pli posta germanigo. En 12-a kaj 13-a jarcentoj dum regado de Přemyslidoj ĝi apartenis al la episkopejo Olomouc kaj en 15-a jarcento al la sinjorejo Moravská Třebová. Kondukis tra ĉi tie komerca vojo el Brno al Moravská Třebová.

Post Munkena interkonsento ĝis la jaro 1945 Slatina, germane Schlettau, apartenis al t.n. Sudetio en nazia Germanio kaj ĝi estis la lasta en direkto nordo-sudo. En la jaro 1946 estis plejparto de germana loĝantaro ellandigita kaj la vilaĝo prisetlita per ĉeĥaj kolonianoj, kiuj ĉi tie bone kondutas. Estis rekonstruita estinta lernejo je komunuma oficejo kaj biblioteko, estis aranĝita gimnastejo, rekonstruita fajrobrigada domo, krucifikso kaj kapeleto kaj konstruita aŭtobusa haltejo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869309
1880315
1890328
1900321
1910351
1921357
JaroLoĝantoj
1930306
1950240
1961218
1970194
1980168
1991114
JaroLoĝantoj
2001113
2014140
2016144
2017149
2018159
2019154
JaroLoĝantoj
2020165
2021147
2022160
2023156
2024164

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]