Žemberovce
Žemberovce [ĵemberovce], hungare Zsember [ĵember] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Žemberovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 02 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 230 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°15′30″N 18°44′30″O / 48.25833°N, 18.74167°O (mapo) Koordinatoj: 48°15′30″N 18°44′30″O / 48.25833°N, 18.74167°O (mapo) | ||
Alto | 221 m s.m. | ||
Areo | 30 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Žemberovce [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Žemberovce situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojoj Krupina-Levice. La lasta urbo troviĝas je 12 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo naskiĝis en tiu formo en 1946. Tiam 2 vilaĝoj menciitaj sube unuiĝis. Pli frue en 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsózsember 449, en Felsőzsember 688 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Žemberovce 1243 homoj, (1221 slovakoj).
Felsőzsember (=Supra Zsember)
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1256 laŭ unueca formo "Sember". En la 17-a jarcento ĝi apartenis al la Osmana Imperio, en 1664 49 familioj vivis tie. En 1715 oni komputis tie 32 domojn kaj 4 nobeldomojn. En 1828 loĝis tie 614 vilaĝanoj en 100 domoj.
Alsózsember (=Suba Zsember)
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1389 laŭ tiama hungara ortografio "Alsousember". En la 17-a jarcento ĝi apartenis al la Osmana Imperio, en 1664 32 familioj vivis tie. En 1715 oni komputis tie 15 domojn. En 1828 loĝis tie 219 vilaĝanoj en 41 domoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1754
- luterana preĝejo de 1886
- kastelo de familio Zsembery [ĵemberi] el la 16-a jarcento, en 1672 tio jam estis ruina
- nobeldomo el la 18-a jarcento
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento, poste trakonstruita
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento, poste novromanikiĝis
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Felsőzsember naskiĝis hungara agronomo László Baross.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio