Horné Turovce
Aspekto
Horné Turovce, hungare Felsőtúr estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 143 m
- Loĝantaro: 600
- Poŝtkodo: 935 81
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Šahy troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Tur". Ĥoleroj okazis en 1831, 1866 kaj en 1873. En 1910 loĝis tie 621 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 ili apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 621 da homoj, (422 hungaroj, 193 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- novklasikisma katolika preĝejo omaĝe al apostolo Sankta Jakobo de 1865
- klasikisma nobeldomo de Laky (laki) ĉirkaŭ de 1800
- novklasikisma nobeldomo de Móser el la 19-a jarcento
- baroka nobeldomo el la 17-a jarcento
- klasikisma nobeldomo el la 19-a j.c.
- skulptaĵo de Johano Nepomuka ĉirkaŭ de 1800
- kapelo el la 19-a j.c.
- baroka skulptaĵo de Sankta Floriano ĉirkaŭ de 1790
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Felsőtúr naskiĝis:
- László Pongrácz, hungara oficiro
- Sándor Pongrácz, aŭstrohungara oficiro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans