Virt
Aspekto
Virt slovake kaj hungare estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Longe la historia hungara nomo estis Vért.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 300
- Alto super marnivelo: 120 m
- Poŝtkodo: 946 38
- Telefonprefikso: +421 035
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de Danubo. Komárno troviĝas 16 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1256 en formo terra Werth. Ekde 1268 la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Komárom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Poste la kampoj apartenis al la najbara Dunaradvány. La loko iĝis memstara vilaĝo en 1990. En 2001 loĝis tie 304 da homoj (204 hungaroj, 96 slovakoj). Vinkulturo estas la plej grava okupiĝo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 18-a jarcento
- baroka nobeldomo de Pyber el la 18-a j.c.
- lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis aktoro kaj redaktoro Zalán Endrei
- mortis en 1819 pastro, poeto kaj tradukisto Dávid Baróti Szabó