Radošina
Radošina, hungare Radosna [radoŝna] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 28 km²
- Supermara alteco: 192 m
- koordinatoj: 48° 32′ 45″ N 17° 56′ 20″ O / 48.54583 °N, 17.93889 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 32′ 45″ N 17° 56′ 20″ O / 48.54583 °N, 17.93889 °O (mapo)
- Loĝantaro: 2010
- Poŝtkodo: 956 05
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
[redakti | redakti fonton]Radošina situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Nitra. Piešťany troviĝas 11, Topoľčany 21 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, neolitiko kaj ferepoko. La nomo aperis unue en 1249, la vilaĝo mem menciiĝis en 1280 en formo "Radissna". Ĝis la 14-a jarcento la bienoj apartenis al episkopejo de Nyitra. Ekde la 16-a jarcento la vilaĝo ricevis la titolon kampurbo, rajton pri bazarado ekde 1697. En 1605 incendio okazis. En 1828 vivis tie 733 homoj en 104 domoj. En 1835 incendio, en 1866 ĥolero okazis. En 1910 loĝis en Radosna 1353 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Radošina 2003 homoj, (1979 slovakoj, 10 ciganoj, 8 ĉeĥoj, 2 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de 1644, en 1755 barokiĝis
- paroĥo de 1783, poste dufoje trakonstruiĝis
- kapelo omaĝe al Sankta Kruco de 1636, en la 18-a jarcento barokiĝis
- klasikisma kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) el la 19-a jarcento
- renesanca episkopa kastelo el la 16-a jarcento, en 1715 trakonstruiĝis, en 1795 kaj 1896 renoviĝis, dum la socialismo lernejo funkciis en la kastelo