Svätý Peter
Svätý Peter (Dolný Peter) | |
hungare: Komáromszentpéter | |
municipo | |
Svätý Peter
| |
|
|
Oficiala nomo: Svätý Peter | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Komárno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Situo | Svätý Peter |
- alteco | 138 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 50′ 46″ N 18° 15′ 49″ O / 47.84611 °N, 18.26361 °O (mapo) |
Areo | 34,326801 km² (3 432,68 ha) |
Loĝantaro | 2 759 (31.12.2010) |
Denseco | 80,37 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1332 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 946 57 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | KN |
ISO 3166-2 | 501115 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Svätý Peter | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Svätý Peter (sveti peter), pli frue Dolný Peter, hungare Komáromszentpéter estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Ekstera vilaĝparto estas Kováčova samota, hungare Kovácspuszta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Svätý Peter situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Komárno troviĝas 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. Preĝejo omaĝe al Sankta Petro estis konstruita en 1332, apude komunumo estiĝis en formo Zenthpeter, kiu estis apartenaĵo de burgo Komárno. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Ekde 1659 familio Zichy (ziĉi) havis la kampojn. Tertremo en 1763 okazis. En 1849 tie estis stabo de rusa armeo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2959 da homoj, (2881 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2621 da homoj (1930 hungaroj kaj 675 slovakoj). La loĝantoj okupiĝas precipe pri vinkulturo, sed ankaŭ uzino pri kandeloj nomata Nawax funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika baroka preĝejo de 1730, en 1763 rekonstruita
- krucoj de 1909 kaj de 1923
- baroka skulptaĵo pri Sankta Triunuo
- klasikisma kalvinana preĝejo de 1784
- luterana templo el la 20-a jarcento
- parko el la 19-a jarcento
- muelejo de 1926
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la tiama Szentpéter naskiĝis hungara historiisto-pastro Ferenc Kollányi.