Žemliare
Žemliare | |
hungare: Zsemlér | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Žemliare | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Levice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Tekov |
Rivero | Hron |
Situo | Žemliare |
- alteco | 150 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 08′ 53″ N 18° 36′ 14″ O / 48.14806 °N, 18.60389 °O (mapo) |
Areo | 4,432895 km² (443,29 ha) |
Loĝantaro | 165 (31.12.2010) |
Denseco | 37,22 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1075 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 935 57 |
Telefona antaŭkodo | +421-36 |
Aŭtokodoj | LV |
NUTS | 503002 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Žemliare | |
Retpaĝo: www.obeczemliare.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Žemliare [ĵemliare], (hungare Zsemlér [ĵemlEr]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Žemliare situas laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas je 11 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 en formo "Semlar". En 1601 oni komputis tie 26 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 246 vilaĝanoj en 37 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsemlér 380 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Levice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Zsemlér rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume 106 hungaroj deportiĝis al landparto Ĉeĥio por trudlabori. En 2001 vivis en Žemliare 163 homoj, (117 hungaroj, 40 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1805
- memorejo pri 1849, pri falintoj dum la 2-a mondomilito kaj pri deportitoj