Andovce
Andovce | |
hungare: Andód | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Andovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Nové Zámky |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Situo | Andovce |
- alteco | 112 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 59′ 39″ N 18° 06′ 17″ O / 47.99417 °N, 18.10472 °O (mapo) |
Areo | 10,7783 km² (1 077,83 ha) |
Loĝantaro | 1 370 (31.12.2010) |
Denseco | 127,11 loĝ./km² |
Ebenaĵo | Laŭdanuba ebenaĵo |
Unua skribmencio | 1421 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 941 23 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | NZ |
NUTS | 503029 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Andovce | |
Retpaĝo: andovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Andovce (hungare Andód) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter Váh kaj Nitra (rivero), laŭ traira flankovojo. Nové Zámky troviĝas 4 km de ĉi tie.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis avaroj, romianoj, slavoj, fine hungaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1264 en formo Ondod. Ŝajnas, dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1910 loĝis tie 1012 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Nové Zámky. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1953 la vilaĝo ekhavis kurenton. En 2001 loĝis tie 1224 da homoj (818 hungaroj, 388 slovakoj). Nuntempe funkcias nek infanĝardeno, nek lernejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Rozalia de 1741, en 1858 pligrandiĝis
- skulptaĵo de Johano Nepomuka de 1806
- ŝtonokruco de 1806
- golgoto de 1849
- memordomo kaj skulptaĵo pri Gregorio Czuczor (cucor)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en 1800 naskiĝis hungara lingvisto, poeto Gergely Czuczor