Hurbanovo
Hurbanovo (Stará Ďala) | |||
hungare Ógyalla, germane Altdala | |||
urbo | |||
Bierfarejo Zlatý bažant (Ora fazano) en Hurbanovo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hurbanovo | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | ||
Distrikto | Distrikto Komárno | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Rivero | Žitava | ||
Situo | Hurbanovo | ||
- alteco | 115 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 52′ 23″ N 18° 11′ 36″ O / 47.87306 °N, 18.19333 °O (mapo) | ||
Areo | 59,943 km² (5 994,3 ha) | ||
Loĝantaro | 8 133 (31.12.2008) | ||
Denseco | 135,68 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1329 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 947 XX | ||
Telefona antaŭkodo | +421-35 | ||
Aŭtokodoj | KN | ||
NUTS | 501140 | ||
Bierfarejo | Zlatý bažant Ora fazano | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |||
Vikimedia Komunejo: Hurbanovo | |||
Retpaĝo: www.hurbanovo.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Hurbanovo (hungare Ógyalla [Odjala], germane Altdala) estas urbo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Komárno. La historia slovaka loknomo estis Stará Ďala. En la loknomoj Ó, Alt kaj Stará signifas: olda.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, Laŭ bordo de Žitava, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Nové Zámky. La urbo troviĝas ĝuste inter la menciitaj urboj, Komárno estas 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Apudaĵo Nagykonkoly estis menciita en 1242, kiam Béla la 4-a donacis kampojn al Mateo Konkoly Thege, alia apudaĵo Vék menciiĝis en formo villa Vegh, fine la nuna urbocentro aperis en 1357 en formo possesio Galla. En la 15- kaj 16-a jarcentoj la kampoj apartenis al familio Gyallai. La turkoj faris senhoma la komunumon en 1561. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. La loĝantoj okupiĝis pri tabako, vinkulturo, sekalo kaj bredado. En 1910 loĝis en la urbo 2585 da homoj (2536 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvardi. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la dua mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
En 1948 la slovaka urbonomo Stará Ďala ŝanĝiĝis al Hurbanovo omaĝe al slovaka verkisto Jozef Miloslav Hurban. Fabriko pri biero nomata Ora Fazano formiĝis en 1967. Iom poste fondiĝis aliaj fabrikoj pri kapsiko kaj elektronikaĵoj. En 2001 loĝis en la urbo 8153 da homoj, ĝuste la duono estas hungaroj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2004 | 8 041 |
2017 | 7 469 |
2021 | 7 467 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) el 1718, en 1911 ĝi trabrulis, poste rekonstruiĝis
- kalvinana templo el 1822, en 1913 trakonstruiĝis al klasikisma stilo
- postbaroka kalvario el 1880
- karakteraj nobeldomoj
- planetario
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- hungara astronomo kaj meteologo Miklós Konkoly-Thege tie fondis signifan observatorion
- naskiĝis en la iama Ógyalla:
- hungaraj pentristoj Árpád Feszty (1856) kaj István Somogyi (1897)
- hungara arkitekto Adolf Feszty (1846)
- hungara ĵurnalisto Zsigmond Schiller
- naskiĝis en la iama Stará Ďala:
- hungara inĝeniero Gábor Hulkó (1947)
- naskiĝis en la iama Bagota (nuna urboparto de Hurbanovo): hungara historiisto Ambrus Pleidell
- naskiĝis en Hurbanovo Dezső Rancsó
- mortis en Hurbanovo la aktoro Imre Fazekas